La rivero Cabriel [kaBRJEL] estas grava rivero de la oriento de Hispanio, ĉefa alfluanto de la rivero Júcar. Ĝi estas 220 km longa, havas basenon de 4.754,2 km² kaj averaĝan akvokvanton jaran de 220,82 hm³. Tiu rivero fluas tra la provincoj Teruelo, Albacete, Cuenca kaj Valencio.

Cabriel
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 220 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Valencio
vdr

Geografio redakti

Ĝi elfluas en la valo Cabriel (Iberia Sistemo) en la komarko de Albarracín, en la provinco Teruelo. Ĝi fluas tra la municipoj Salvacañete, Alcalá de la Vega, Boniches, Campillos-Paravientos, Pajaroncillo, Villar del Humo, Cardenete, Víllora, Enguídanos, Mira kaj Minglanilla. El tie la akvofluejo utilas kiel natura limo inter la provinco Cuenca kaj la provinco Valencio, ĝis alveni al la domaro Los Cárceles (vilaĝeto el Villamalea), kie iĝas natura limo inter la provinco Albacete kaj tiu Valencia, kaj eniras en Valencio ambaŭborde ĉe Casas del Río (Requena), akj ĝi kuniĝas al Júcar ĉe Cofrentes.