Cabrillas [kaBRIljas] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Cabrillas estas tradukebla etimologie al Kapretoj, sed Cabrillas estas ankaŭ popola nomo de la konstelacio Plejadoj, kaj fakte en la dekstra supra kvarono de la blazono aperas la tradiciaj sep steloj.

Cabrillas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 324  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 6° 11′ U (mapo)40.741388888889-6.1802777777778Koordinatoj: 40° 44′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 797 m [+]
Areo 24,85 km² (2 485 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabrillas (Provinco Salamanko)
Cabrillas (Provinco Salamanko)
DEC
Cabrillas
Cabrillas
Situo de Cabrillas
Cabrillas (Hispanio)
Cabrillas (Hispanio)
DEC
Cabrillas
Cabrillas
Situo de Cabrillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabrillas [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 395 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 62'5 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, sed je 11 km de distanco el du gravaj provincaj kernoj (nome Tamames kaj La Fuente de San Esteban).

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti