Cadarache

Geografio > Francio > Cadarache


La atomesplora centro

Cadarache ([kadarAŝ']) estas relative malgranda loko en Sud-Francio en la departemento Bouches-du-Rhône, ĉirkaŭ 60 km nord-okcidente de Marsejlo. Ĝi mondkonatiĝis pro la tie troviĝanta atomesplora centro (Centre d'Études Nucleaires) ĉe Saint-Paul-lès-Durance sur la orienta bordo de rivero Durance. Ĝi entenas ĉirkaŭ 450 konstruaĵojn kaj tie laboras ĉirkaŭ 5000 homoj.

La 28-an de junio en 2005, oni subskribis kontrakton en Moskvo, ke la loko por la internacia fuzia reaktoro estos en tiu esploradcentro. Tio signifas investon de 10 miliardoj da dolaroj kaj esploreblecojn dum 30 jaroj.

Vidu ankaŭRedakti