Frato Cadfael estas fikcia monaĥo kaj detektivo kaj la ĉefrolulo de The Cadfael Chronicles, serio de historiaj detektivromanoj verkita inter 1977 kaj 1994 de la lingvisto-verkisto Edith Pargeter sub la plumnomo "Ellis Peters".

Cadfael
fikciulo en televida serio • literatura rolulo
Kreita de Ellis Peters
Verko serio The Cadfael Chronicles
Rolita de Derek Jacobi (en televido)
Informoj
Reala nomo kimre Cadfael ap Meilyr ap Dafydd
Sekso vira
Nacieco Kimrio
Religio katolikismo
Naskiĝis proks. 12-a jarcento
Loĝloko Abatejo Shrewsbury
Okupo benediktana monaĥo
Titolo Frato
Familio filo Olivier de Bretagne
vdr

La figuro Cadfael mem estas kimra benediktana monaĥo vivanta en la Abatejo Shrewsbury en Shrewsbury, okcidenta Anglujo, en la unua duono de la 12-a jarcento. Li solvas murdo-enigmojn en la periodo de proksimume 1135 – 1145, sur la (historie ĝusta) fono de la potencobatalo inter reĝo Stefano kaj imperiestrino Matilda.

La libroserio pri Cadfael estis ankaŭ adaptita por teatro kaj por radio, kaj kiel televida serio.