Caedwalla (aŭ Caedwallon, n. ĉirkaŭ 659, m. la 20-an de aprilo 689) estis reĝo de Wessex, Anglio, de ĉirkaŭ 685 al 688, kiam li abdikis.

Caedwalla
reĝo de Wessex
Postmorta imagita ilustraĵo de Caedwalla
Postmorta imagita ilustraĵo de Caedwalla
Sekvanto Ine
Persona informo
Cædwalla
Naskiĝo ĉirkaŭ 659
Morto 20-an de aprilo 689 (0689-04-20)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Cenberht vd
Gefratoj Mul of Kent vd
Edz(in)o Cynethryth vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Laŭ la anglosaksa kroniko Caedwalla estis filo de Cernberht, kiu devenis de Cerdic, la unua reĝo de Wessex.

Frua vivo redakti

Li pasis parton de sia frua vivo en ekzilo.

En 685 li kunigis armeon kaj invadis Sussex, kies reĝon Aethelwealh li mortigis antaŭ ol estis forpelata de Berthun kaj Andhun, du gravaj nobeloj.

Regado redakti

Ĉirkaŭ 685 Centwine, reĝo de Wessex, abdikis kaj eniris monaĥejon, kaj Caedwalla gajnis la tronon.

Denove li invadis Sussex, mortigante Berthun, kaj poste dominis tiun regnon. Li dominis ankaŭ Surrey kaj en 686 konkeris Kent, kie li enpostenigis sian fraton Mul kiel reĝo. Kent ribelis kaj Mul estis mortbruligata: Caedwalla kolere reinvadis kaj disrabis Kent.

Kvankam Caedwalla ne baptiĝis antaŭ sia abdiko, li favoris kristanismon kaj faris donacojn al la eklezio. Sankta Wilfrid, ekzilita de Northumbria, ĉeestis la kortegon de Aethelwealh, kaj post la dua invado de Caedwalla ĝuis ties favoron. Verŝajne Caedwalla subtenis la misiadon de Wilfrid en Sussex.

Caedwalla konkeris Isle of Wight, ĵurante ke se li sukcesus li donus kvaronon de la insulo al la eklezio: li konfidis tiun kvaronon al Wilfrid. Li penis mortigi la jutojn kiuj loĝis en la insulo kaj relokigis parton de sia popolo tie. Arwald, reĝo de Isle of Wight, mortis dum batalo: liaj du fratoj fuĝis al Hampshire kie Caedwalla (kiu vundiĝis) kaptis ilin. Pastro persvadis lin permesi ke la fratoj baptiĝus antaŭ ol li ekzekutis ilin.

Abdiko kaj morto redakti

En 688 Caedwalla abdikis kaj pilgrimis al Romo: eble li faris tion ĉar li mortvundiĝis dum batalado en Isle of Wight. En Romo la papo baptis lin, kaj li alprenis la baptonomon Petro: post tre nelonge li mortis.

Caedwalla estis sekvata de Ine.