Cai Yingwen

prezidantino de Tajvano

Tsai Ing-wen[1][2] (laŭ sistemo Wade-Giles latinliterigata; ĉine tradicie 蔡英文, simpligite 蔡英文; prononco [caj ing-ŭen]) aŭ CAI Yingwen[3] (laŭ la pinjina latinliterigo) naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1956 en la komunumo Fangŝan, distrikto Pingtung, Tajvano) estas la prezidanto de la Demokratia Progresema Partio (DPP) kaj elektita prezidanto de Tajvano. Post sia venko en la prezidanta baloto la 16-an de januaro 2016 ŝi oficiale transprenis la oficon en majo 2016 [4] kaj estas la unua virina ŝtatestro de tiu lando.[5]

蔡英文
Tsai Ing-wen / Cai Yingwen
蔡英文官方元首肖像照.png
Persona informo
蔡英文
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1956 (1956-08-31) (66-jara)
en Tajpeo, Tajvano
Lingvoj tajvana norma ĉina lingvo • angla • Tajvana lingvo • ĉina [#]
Ŝtataneco Tajvano [#]
Alma mater Nacia Tajvana Universitato
Universitato Cornell
Londona Skolo de Ekonomiko
Partio Demokrata Progresiva Partio
Subskribo Cai Yingwen
Familio
Patro Tsai Chieh-sheng [#]
Gefratoj Tsai Ying-yang [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato • universitata instruisto • juristo [#]
Laborkampo politiko • internacia ekonomia juro • konkurenca juro [#]
Doktoreca konsilisto Michael J. Elliott [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Prezidantino de Respubliko Ĉinio
Dum ekde 20-a de majo 2016
Vicprezidento Chen Chien-jen
Antaŭulo Ma Ying-jeou
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La 11-an de januaro 2020 ŝi gajnis la prezidantan baloton kun pli ol 8,1 milionoj da voĉdonoj kaj plimulto en 57%, kio kaŭzis malkontenton de Pekino.

Ŝi estas por samseksa edzeco dirinte en Vizaĝlibro "Mi estas Tsai Ing-wen, kaj mi subtenas la egalecon de geedzeco".[6]

ReferencojRedakti