Malfermi la ĉefan menuon

Cain (teatraĵo)

(Alidirektita el Cain (Byron))
Titolpaĝo de la unua eldono, 1821.

Cain estas teatraĵo de Lord Byron publikigita en 1821, kune kun du tragedioj, nome Sardanapalus kaj The two Foscari. En Cain, Byron teatrigas la historion de Kaino kaj Habelo el la vidpunkto de Kaino. Cain estas ekzemplo de la literatura ĝenro konata kiel legodramo, tio estas intencita ĉefe por legado (ĉefe publike) kaj ne nepre por surscenigo.

RolulojRedakti

  • Adamo
  • Eva
  • Kaino, ilia unua filo
  • Habelo, ilia dua filo
  • Adah, fratino kaj edzino de Kaino
  • Zillah, fratino kaj edzino de Habelo
  • Lucifero
  • Anĝelo de la Senjoro

EnhavoRedakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko komencas kiam Kaino malakceptas partopreni en la preĝado de sia familio por danki Dion. Kaino diras al sia patro ke li havas nenion dankeblan al Dio ĉar li estas destinita al morto. Kiel Kain klarigas en dekomenca monologo, li rigardas sian mortendecon kiel nejusta puno pro la malobeo fare de Adamo kaj Evo en la Edena ĝardeno, okazaĵo detalita en la Genezo. La obsedo de Kaino pri sia mortendeco estas markita pro la fakto ke li ne scias kio estas tio. Ie en la Akto I, li memoras rigardi nokte atendante la alvenon de la morto, kion li imagas kiel antropomorfa ento. La rolulo kiu havigas al Kaino sciaron pri la morto estas Lucifero. En la Akto II, Lucifero kondukas Kainon survoje al la "Abismo de la Spaco" kaj montras al li katastrofa vidaĵon de la natura historio de la Tero, kompletigita per spiritoj de formortinta vivoformoj kiel la mamuto. Kaino revenas al la Tero en la Akto III, depresia pro tiu vido de universala morto. En la pinto de la verko, Kaino murdas Habelon. Ĉio finas per la ekzilo de Kaino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Literaturaj influojRedakti

Eble la ĉefa grava literatura influo super Cain estis la eposa poemo de John Milton nome Paradise Lost, kiu rakontas la kreadon kaj falon de la homaro. Por Byron kiel por multaj Romantismaj poetoj, la heroo de Paradise Lost estis Satano, kaj Kaino estas modelita ĉe Byron parte laŭ la defiema ĉefrolulo de Milton. Krome, la rigardo de Kaino al la natura historio de la Tero en la Akto II estas parodio de la konsolema vidaĵo de Adamo pri la historio de homo (pinte en la alveno kaj buĉofero fare de Kristo) prezentita de la Ĉefanĝelo Miĥaelo en la Libroj XI kaj XII de la eposo de Milton. En la prefaco al Cain, Byron klopodas malpliigi la influon de poemoj "pri similaj temoj", sed la maniero kiel li referencas al la Paradise Lost sugestas ties instruan influon: "Ekde mi estis dudekjarulo, mi neniam relegis Milton; sed mi estis leginta lin tiom ofte antaŭe, ke tio povas fari malmultan diferencon."[1]

Aliaj influojRedakti

Kiel Byron mem notis en la prefaco al Cain, la vizio de Kaino en la Akto II estis inspirita de la teorio de katastrofismo. Kiel klopodo por klarigi grandajn truojn en la fosilia registro, katastrofistoj asertas ke la historio de la Tero estas markita per violentaj katastrofoj kiuj detruis ties flaŭron kaj faŭnon. Byron legis pri katastrofismo en anglalingva traduko de 1813 de kelkaj pli fruaj verkoj de la franca naturhistoriisto Georges Cuvier.

NotojRedakti

  1. Byron, "Preface" to Cain, in The Major Works, eld. Jermome J. McGann (Oxford: Oxford University Press, 1986), p. 865.