Cairina estas genro de anasoj de la birda familio de Anasedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cairina
Hejmbirdo de Moska anasoj (Cairina moschata)
Hejmbirdo de Moska anasoj (Cairina moschata)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anasenoj Anatinae
Genro: Cairina
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi enhavas du speciojn, kiu estas similaj anatomie sed tre distingaj laŭ ekstera morfologio:

Tiuj estis dekomence lokigitaj kiel tipa genro en "Kairinenoj" (aŭ "Cairinini"), supozita grupo de "Kairinenoj" kiu estis iome intermeza inter plaŭdanasoj kaj tadornoj. Tamen, tiu arigo rezultis parafiletika, kaj la specioj de Cairina estis movataj el la plaŭdanasa subfamilio de Anasenoj, al kiu ili ŝajnas plej proksimaj laŭ la informoj disponeblaj ĝis nun.

Analizoj pere de DNA (Johnson & Sorenson, 1999), dume indikis, ke tio estas probable neĝusta, kaj krome ke ambaŭ specioj kutime enmetitaj en Cairina estas eĉ ne proksime rilataj unu al la alia, kion sugestas ankaŭ la biogeografio de ties distribuado:

La Moska anaso ŝajnas malproksima parenco de la genro Aix kiu ekzemple enhavas la nordamerikan Arbanason. Kune ili ŝajnas rilataj al la tadornoj kaj C. moschata tiele estu lokigita en la Tadornenojn.

La Blankaflugila anaso, aliflanke – kiu estis foje aligita kun la enigma Hartlaŭba anaso (Madge & Burns, 1987) – estu laŭ la molekulaj analizoj movitaj al sia malnova genro, Asarcornis, kaj povus esti fakte pekuliara merganaso.

Referencoj redakti

  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine