Pantoflofloro

(Alidirektita el Calceolaria)

La pantofloflorokalceolario[1] (Calceolaria) estas flora planta genro (el familio Kalceolariacoj (Calceolariaceae)), havanta ĉ. 300 speciojn. La specioj havas diversajn kolorojn (ruĝa, bruna, flava) kaj pantofloformajn korolojn. Ili velkas post la florado (printempe). Ili travintras ĉe 6 Celsiusoj, kiu temperaturo necesas por elformado de la floroj. La burĝonoj aperas printempe (necesas 10 °C) kaj poste floras, ili estas ŝatataj ĉambraj ornamplantoj. (Dumtempe aperis la hibrido Anytime F1, kiu ne bezonas malvarma temperaturon por la burĝonoj.)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Calceolaria

Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonaj plantoj
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Kalceolariacoj Calceolariaceae
Genro: pantoflofloro
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas moltiga planto, kiu kreskas ĝis alto de 15-20 cm. Ĝi ŝatas la regulan akvoprovizon, ne ŝatas la direktan sunlumon, la malbonan aeron (ekz. fumon, traventon). La pantoflofloro venas el Ĉilio.

Ĝi estas multigebla per grajnoj (junio-julio), ĝermado okazas kiam gradas 18 Celsiusoj.

La genra nomo signifas en la latina: ŝufaristo.

La ĝardena pantoflofloro (Calceolaria integrifolia)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti