Kalidro

(Alidirektita el Calidris)

Kalidrojtipaj vadbirdoj estas grupo de birdoj reproduktantaj en Arkto kaj tre migrantaj. Tiuj birdoj formas grandajn miksitajn arojn en marbordoj kaj estuaroj vintre. Ili estas tipaj plaĝobirdoj, etaj aŭ mezgrandaj, longflugilaj kaj relative mallongbekaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Merrem 1804
Genro: Kalidro Calidris
Specio: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties bekoj havas sensivajn pintojn kiuj permesas ilin lokigi enterigitajn predojn kiujn ili konstante serĉas per kurado kaj tuŝoprobado.

La specioj, laŭ ĝisdatigita / tradicia taksonomio, estus kiel sube:

Aliaj kalidroj (ĉiuj iam lokitaj ankaŭ ĉe Calidris)

La plej proksimaj parencoj de kalidroj estas la du specioj de ŝtonturnuloj, kaj se la kalidroj estus konsiderataj kiel tribo Calidriini, la ŝtonturnuloj estus inkluditaj tie.

La interrilatoj de la grupo de kalidroj ne estas entute bone solvitaj. Kelkaj iamaj genroj estis inkluditaj en Calidris, kiel la Himantopa kalidro (eksa Micropalama himantopus), sed la nova lokigo ne estis entute kontentiga. Oni sugestis ekzemple, ke la Sablokalidro estu lokata kiel monotipa genro Crocethia, kaj la aliaj etaj specioj Calidris estu separataj kiel Erolia. Alternative estis sugestita, ke la monotipaj genroj Aphriza, Limicola kaj Eurynorhynchus estu enmetitaj en Calidris.

Pristuda analizo kombinanta novajn datumojn (Thomas et al, 2004) pruvus, ke la ampleksigata genro Calidris estas vere parafiletika (aŭ polifiletika se ĉiu kalidro estu enmetita en ĝi), sed la nuntempa serio DNA estus nesufiĉa por solvi la rilataron de kelkaj nekutimaj specioj kiel la Rustokalidro.

Tiele aperas tri grupoj de proksimaj parencoj:

  1. La plej granda konsistanta el plej etaj specioj, inkludante la Sablokalidron, kaj probable ankaŭ la Stepkalidron. Se ĝi estas konsiderata kiel diferenca genro, la nomo Erolia estu uzata nur se ankaŭ la Rustokalidro apartenu ĉi tie, kiel estis Erolia kiam unuafoje estis publikata en 1816.
  2. La propra genro Calidris enhavanta speciojn kiel la Granda kalidro kaj la Calidris virgatus.
  3. Alia eta grupo enhavanta strangajn speciojn kiel la Duelbirdo, la Larĝbeka kalidro kaj la Pintvosta kalidro, kiuj uzus la nomon Philomachus.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti