California Suite
California Suite estas usona epizodiara antologia komedia filmo de 1978 reĝisorita de Herbert Ross. La scenaro de Neil Simon estis bazita sur sia teatraĵo de 1976. Simila al sia pli frua Plaza Suite, la filmo fokusas al la okazaĵoj de gastoj kiuj gastiĝas en apartamento de luksa hotelo. Maggie Smith ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Duaranga Aktorino pro sia ludado en la filmo.
California Suite | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | California Suite |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 18 dec. 1978, 22 dec. 1978, 19 mar. 1979, 22 mar. 1979, 23 mar. 1979, 24 mar. 1979, 30 mar. 1979, 4 apr. 1979, 12 apr. 1979, 26 apr. 1979, 27 apr. 1979, 28 apr. 1979, 11 maj. 1979, 2 aŭg. 1979, 5 okt. 1979, 7 feb. 1980, 8 apr. 1980, 18 jul. 1980, 20 nov. 1980 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | David M. Walsh |
Reĝisoro(j) | Herbert Ross |
Produktisto(j) | Ray Stark |
Scenaro | Neil Simon |
Filmita en | Malibu |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso |
Muziko de | Claude Bolling |
Rolantoj | Maggie Smith • Alan Alda • Jane Fonda • Walter Matthau • Bill Cosby • Richard Pryor • Michael Caine • Sheila Frazier • James Coburn • Gloria Gifford • Elaine May • Herb Edelman • Lupe Ontiveros • Dana Plato |
Produktinta firmao | Columbia Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en muzikaj aŭ komediaj filmoj • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actress |
IMDb | |
Intrigo
redaktiEn "Visitors from New York" (Vizitantoj el Novjorko), Hannah Warren estas laboremulino de Manhatano kiu flugas al Los-Anĝeleso renkontiĝi sian adoleskan filinon Jenny post ŝi elhejmiĝis por ekloĝi kun sia sukcesa scenarista patro Bill. La kverelema, divorcinta paro devas decidi kiu vivaranĝo estas plej bona por la junulino.
En "Visitors from London" (Vizitantoj el Londono), Diana Barrie (Maggie Smith) estas brita aktorino kaj por unua fojo nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bona Aktorino en sendependa brita filmo, honoro kiu povus revivigi ŝian nestabilan karieron, sed ŝi scias, ke ŝi ne havas ŝancojn venki. Krome ŝi malakceptas la veran naturon de sia geedzeco pro konveno kun Sidney Cochran, iam enŝrankigita samseksema antikvaĵisto kiu estis pli malferma pri sia seksemo. Dum ŝi prepariĝas por la grava momento, ŝia mensostato fluktuas de espero al paniko pro malespero.
En "Visitors from Philadelphia" (Vizitantoj el Filadelfio), konservativa, mezaĝa negocisto Marvin Michaels vekiĝas kaj malkovras prostituitinon nomitan Bunny - neatendita donaco el sia frato Harry - senkonscia en sia lito. Dum lia edzino Millie venas al la ĉambrego, li devas kaŝi ĉiujn spurojn pri sia malofta konduto.
En "Visitors from Chicago" (Vizitantoj el Ĉikago), Dro. Chauncey Gump kaj lia edzino Lola kaj Dro. Willis Panama kaj lia edzino Bettina ĝuas necesan feritempon kune. La afero ekmalboniĝas kaj la du viroj decidas solvi siajn diferencojn per tre konkurencema tenismatĉo.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Alan Alda kiel Bill Warren
- Michael Caine kiel Sidney Cochran
- Bill Cosby kiel Dro. Willis Panama
- Jane Fonda kiel Hannah Warren
- Walter Matthau kiel Marvin Michaels
- Elaine May kiel Millie Michaels
- Richard Pryor kiel Dro. Chauncey Gump
- Maggie Smith kiel Diana Barrie
- Herb Edelman kiel Harry Michaels
- Sheila Frazier kiel Bettina Panama
- Denise Galik kiel Bunny
- Gloria Gifford kiel Lola Gump
- Dana Plato kiel Jenny Warren
- James Coburn kiel Piloto en la filmo de Diana Barrie (eksterliste)
- Richard Burton kiel li mem (eksterliste)