Nikobara kolombo

(Alidirektita el Caloenas)

La Nikobara kolombo, Caloenas nicobarica estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en etaj senhomaj insuloj de Indonezio kaj Nikobaroj. Ĝi estas la ununura ankoraŭ vivanta membro de la genro Caloenas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nikobara kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Caloenas
Specio: C. nicobarica
Caloenas nicobarica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
La Nikobara kolombo en Bestoĝardeno montras sian brilegan plumaron.

Temas pri granda, fortika kolombo 40 cm longa. Ĝi estas ĉefe griza kaj metalverda dorse kun verdaj kaj kuprecaj brilegplumoj, krom grizaj krinplumoj en kolo. Kapo, supra kolo, flugilplumoj kaj brusto estas malhelgrizaj. La vosto estas tre mallonga kaj kontrastege purblanka. Esta nigra nodo baze de la beko, kaj la fortaj plumoj estas malhelruĝaj. Tiu ĉi ne estas tre voĉa specio, sed ĝi posedas basan laŭtan ripetecan alvokon.

Inoj estas iomete pli etaj ol maskloj; ili havas pli malgrandan bekan nodon, pli mallongajn krinplumojn kaj pli brunajn suprajn partojn. Nematuraj birdoj havas nigrajn vostojn.

Kutimoj redakti

 
Painting by Henrik Grönvold

La Nikobara kolombo vagadas en aroj el insulo al insulo, inkludante senhomajn lokojn, serĉante sian manĝaĵojn de semoj, fruktoj kaj kelkaj senvertebruloj, kaj ĝi estas allogita al areoj kie disponeblas cerealoj; kutime ĝi dormas en proksimaj insuletoj kie ne estas predantoj kaj pasas la tagon en areoj kun pli bona manĝodisponeblo. La flugo estas rapida, kun la regulaj frapoj kaj eventuala vipado de flugiloj kio estas karaktera de kolomboj en ĝenerale. Kurioze grupoj kutimas flugi en kolonoj aŭ ununura linio kaj ne en libera aro kiel plej parto de kolomboj; la blanka vosto ŝajnas utili kiel "vostolumo" kiam oni trapasas akvon krepuske aŭ mateniĝe. Tion faras ankaŭ mallertaj birdoj, se junuloj senhavantaj blankajn vostojn, kiuj povus perdigi grupon pro tio kaj pro mallerteco.

Tiu ĉi orientalisa specio nestumas en densaj arbaroj, kie ili konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas ununuran blankan (kun bluecaj nuancoj) ovon.

Taksonomio redakti

Laŭ komparoj de mitokondria citokromo b kaj 12S rRNA la sekvencoj de DNA (Shapiro et al. 2002), la Nikobara kolombo estis proponata kiel la plej proksima parenco de la Dido kaj de la Rodrigesa ermitkolombo. Tio ne implicas veran rilaton; tio simple signifus, ke ĉiuj aliaj vivantaj specioj estus eĉ pli diferencaj. Krome, la filogenio deduktita estas erareca; molekula filogenio de Hindoaŭstraliaj kolomboj pruvis, ke diferencaj rezultoj dependis el la genetika sekvenco analizita (kompare ekz. kun Johnson & Clayton 2000).

El subfosiliaj ostoj trovitaj en Novkaledonio kaj Tongo, formortinta specio, la Granda krinkolombo (Caloenas canacorum) estis iam priskribita. Ĝi estis grandega birdo, ĉirkaŭ kvarono pli granda ol la Nikobara kolombo. Konsiderante, ke ĝi estus bona manĝoresurso, ĝi estus estinta troe ĉasata ĝis formortigo de la unuaj homaj setlantoj en la insuloj kiam tio okazis.

La Liverpula kolombo, alia pli ĵuse formortinta specio el nekonata insulo kaj loko el Pacifiko, estas lokita ankaŭ en Caloenas, sed tio estas ĝuste la malpli stranga eblo; veraj similecoj estas nuntempe nedetermineblaj.

 

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2004). Caloenas nicobarica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Preskaŭ minacata
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M. & Cooper, Alan (2002): Flight of the Dodo. Science 295: 1683. COI:10.1126/science.295.5560.1683 (HTML resumo) Kroma informaro