Calumpit, [kalumpit] - tagaloge Bayan ng Calumpit - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano. La nomo "Calumpit" devenas de la arbo "Kalumpít", kiu estas indiĝena malmola lignospecio. Calumpit havas 29 distriktojn.

Larĝa panoramo pri lernejo en Calumpit
Larĝa panoramo pri lernejo en Calumpit
Calumpit
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3003
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 118 471  (2020) [+]
Loĝdenso 2 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 55′ N, 120° 46′ O (mapo)14.916666666667120.76666666667Koordinatoj: 14° 55′ N, 120° 46′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 56,25 km² (5 625 ha) [+]
Calumpit (Filipinoj)
Calumpit (Filipinoj)
DEC
Calumpit
Calumpit
Situo de Calumpit

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calumpit [+]
vdr
Vojo en Calumpit

Geografio redakti

Calumpit situas en la suda parto de la insulo sur ebenaĵo laŭ rivero[1]. Apalit troviĝas nur 5, provinca ĉefurbo Malolos 7, regiona ĉefurbo San Fernando (Pampango) 22, Kezonurbo 41, ĉefurbo Manilo 43, Laoag 369, Cebuurbo 615, Puerto Princesa 616, Dabao 1020, General Santos 1090 kilometrojn (aere) [2]. Calumpit etendiĝas sur areo agrikultura (66,81%), loĝdoma (10,42%), industria (2,48%), komerca (0,89%) kaj aliaj (1,05%).

 
Salutarko en Calumpit

Historio redakti

Ekde la nememoreblaj tempoj vivis homoj laŭ la rivero en tiu areo. Hispanoj venkis la indiĝenojn en 1571, en la sekvanta jaro estis fondita komunumo el vilaĝoj; ankaŭ paroĥo Calumpit fare de aŭgustenanoj. En 1575 pluraj vilaĝoj estis aligitaj al Calumpit. En 1576 la urbeto estis dediĉita al la patroneco de Johano Baptisto. En 1580 Malolos iĝis jam aparta urbeto. Dum la Filipina Revolucio en 1896 loĝantoj de Calumpit partoprenis en la batalo kontraŭ la hispanoj. Fine 1901 dominado de Usono komenciĝis. En 1942 Usono detruis la ponton ĉe la urbeto por malhelpi la japanajn trupojn. Tamen inter 1942-1945 la japanoj regis. En la malfruaj 2000-aj jaroj Calumpit atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Calumpit estas agrikultura urbego, la areo estas taŭga por agrikulturo. La rivero estas riĉa fiŝkapta tereno kaj provizas kamparanojn por akvumi. La industrio konsistas el manmetioj, produktadoj de ceramikaĵoj, paperoj, vestoj.

Religio kaj eduko redakti

Ĉirkaŭ 80% de la loĝantoj konfesas la katolikan kredon. Pro la usono periodo la protestantismo ankaŭ ĉeestas en la komunumo.

 
Kolegio-instituto en Calumpit

En Calumpit la plej alta edukejo estas kolegio-instituto.

Trafiko redakti

Calumpit havas trairan ĉefvojon, ŝoseo preteriras. En la urbego motortricikloj, busetoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La fervojo jam ne estas uzata.

Klimato redakti

Calumpit situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 799 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans