Camille de Toledo

franca verkisto

Camille de Toledo, laŭ vera nomo Alexis Mital (naskiĝis la 25-an de junio 1976 en Liono (Francio)) estas verkisto. Li estas ankaŭ videisto, muzikisto kaj fotisto.

Camille de Toledo
Persona informo
Naskonomo Alexis Antoine Mital
Naskiĝo 25-an de junio 1976 (1976-06-25) (47-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj francaanglahispana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversité Paris-NanterreLondona Lernejo de Ekonomiko • New York University Tisch School of the Arts vd
Familio
Patro Gérard Mital vd
Patrino Christine Mital vd
Profesio
Alia nomo Camille de Toledo vd
Okupo fotisto • pentristo • verkistoskulptisto • bildliteratura verkisto • filma scenaristo • filmproduktoro vd
Laborkampo bildliteraturofilmoliteraturo vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Camille de Toledo studis historion kaj politikajn sciencojn en la altlernejo pri politikaj sciencoj de Parizo (IEP de Paris). Li lernis ankaŭ juron kaj literaturon en Sorbono. Li daŭrigis lernadon en Londono (London School of Economics), en Novjorko (Tisch School) pri kino kaj fotografio.

En Francio, en 1996, li fondis Don Quichotte (Don Kiĥoto), magazino kun zapatista influo por kiu li estis fotisto kaj ĉefartikolisto.

Camille de Toledo uzis pseŭdonimon Oscar Philipsen, notinde por subskribi la verkon Rêves (revoj) eldonita en oktobro 2003 (eldonaĵoj de La Martinière).

En 2004, li ricevis stipendion de la Villa Medicis (Vilao Mediĉo).

En 2005, li entreprenis la verkon Strates priskribita kiel "fikcia arkeologio". Du libroj estis eldonitaj. L'inversion de Hieronymus Bosch (la inversigo de Hieronymus Bosch) (eldonaĵoj Verticales 2005) reprenita en 2011 sub la titolo En epoko de monstroj kaj katastrofoj laŭ la hispana traduko (eld. Alpha Decay, trad. Juan Asis) prezentas kaj vivon kaj morton de usona teruristo.

Liaj verkoj estas tradukitaj en Hispanio, Italio, Germanio, Usono. Camille de Toledo kunlaboras regule por la filozofia revuo de arto kaj literaturo Pylônes (pilonoj).

Printempe 2008, li fondis kun Maren Sell, la Eŭropan Societon de Aŭtoroj por stimuli kulturon de ĉiuj tradukoj.

Camille de Toledo vivas en Berlino. Li estas patro de tri filinoj. Alexis Mital estas la filo de la ĵurnalistino Christine Mital kaj de la kinoproduktoro, Gérard Mital. En sia unua verko, li konfesis esti la nepo de Antoine Riboud, fondinto de la grupo Danone. Tra lia patro, li devenis de la jud-hispana familio de Toledo de la sama urbo en Hispanujo. Lia familio devenas de Ĝenevo, Svisio.

Eldonaĵoj redakti

Eseoj - rakontoj redakti

  • Archimondain Jolipunk ; confessions d'un jeune homme à contretemps, Calmann-Lévy, 2002
  • Visiter le Flurkistan ou les illusions de la littérature-monde, PUF, 2008
  • Le hêtre et le bouleau. Essai sur la tristesse européenne, Le Seuil, collection « La Librairie du XXIe siècle », 2009

Romanoj redakti

  • L'Inversion de Hieronymus Bosch, Verticales, 2005 (En época de monstruos y catástrofes)
  • Vies et mort d'un terroriste américain, Verticales, 2007
  • Vies pøtentielles, micro-fictions, Seuil, « La Librairie du xxie siècle », 2011

Kolekto – Kanto redakti

  • Rêves, Oscar Philipsen, Éditions de La Martinière, 2003
  • L’Inquiétude d’être au monde, Verdier, collection Chaoïd, janvier 2012

Filmaro redakti

  • 2001 : Tango de l’oubli, Whoopy Movies production, Sélection officielle, Festival de Cannes, New York Film Festival, Festival de Mar del Plata
  • 2001 : Une journée dans la vie d’un pneu : chronique de la mondialisation, CAPA/CANAL, documentaire
  • 2001 : Globalement contre, CAPA/CANAL, documentaire
  • 2003 : Gêne-s-ration, 52 minutes, Arte/Coup d’œil, documentaire
  • 2003 : Racontez-nous, Anna, 70 minutes, vidéo-expérimentale
  • 2003 : The story of my brother, 26 minutes, vidéo issue de la série Video-poème
  • 2006 : Running Always, 10 minutes, vidéo issue de la série Cinéma pauvre
  • 2007 : Vince, 26 ans, 10 minutes, vidéo issue de la série Cinéma pauvre
  • 2011 : What will happen to silence, 8 minutes, vidéo issue de la série Hantologies
  • 2011 : How many pages, 5 minutes, vidéo issue de la série Hantologies

Eksteraj ligiloj redakti