Camillo Golgi

itala medicinisto

Camillo GOLGI [kamilo golĝi] (Corteno, 7 julio 1843 – Pavio, 21 januaro 1926) estis itala kuracisto, biologo, patologiisto, sciencisto kaj Nobel-premio. Pluraj anatomiaj kaj fiziologiaj aĵoj havas lian nomon; inter ili la aparato de Golgi (aŭ Golĝi-aparato).

Camillo Golgi
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1843 (1843-07-07)
en Corteno Golgi
Morto 21-an de januaro 1926 (1926-01-21) (82-jaraĝa)
en Pavio
Tombo monumental cemetery of Pavia vd
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Ugo Foscolo - Pavia • Universitato de Pavio vd
Familio
Edz(in)o Lina Aletti vd
Profesio
Okupo cell biologist • kuracisto • neŭrologo • profesoro • patologo • anatomo • politikistobiologosciencisto • universitata instruisto vd
Laborkampo malariomedicinohistologioanatomiopatologioscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Camillo Golgi, ĉirkaŭ en 1903

Vivo redakti

Camillo Golgi naskiĝis en julio 1843 en la vilaĝo de Corteno, en la provinco de Breŝo (Lombardio), Italio, kie lia patro estis kuracisto.[1] La vilaĝo estas nun nomata Corteno Golgi en lia honoro. Golgi studis ĉe la Universitato de Pavio kaj magistriĝis en 1865. En 1877 li edziĝis al Evangelina Aletti; ili ne naskos gefilojn.

Li uzis grandan parton de sia laboro en la studado de la centra nerva sistemo. En la lasta duono de la 19-a jarcento la teknikoj por kolorigi histojn estis maltaŭgaj por la nerva histo. Laborante kiel ĉefa kuracisto en psikiatria hospitalo en Abbiategrasso, li eksperimentis impregnon de nerva histo per metalo, plej ofte arĝento. Li eltrovis metodon por kolorigi malgrandan kvanton da ĉeloj hazarde en la tuta histo. Tio ĉi ebligis lin vidi unuafoje la vojojn de la nervaj ĉeloj en la cerbo. Li nomis sian eltrovon la "nigra reago" (itale: reazione nera), kvankam poste ĝi estis alinomita "metodo de Golgi".

 
Desegno de Camillo Golgi pri hipokampo akirita per arĝento-nitrata metodo.

Golgi malkovris ankaŭ la sensoran organon de tendenoj, kiu nun portas lian nomon (receptoro de Golĝi). Li studis la vivciklon de Plasmodium kaj rilatis la tempojn de diversaj malariaj febroj kun la diversaj vivcikloj de la specioj de plasmodioj.[2] Per sia koloriga metodo, Golgi malkovris en 1898 ene de la ĉeloj la aparaton poste nomatan Golĝi-aparaton. Li estas ankaŭ fama por siaj malkovroj pri rena fiziologio.

En 1876 Golgi iĝis profesoro en la Universitato de Pavio; en 1893 li iĝis rektoro de la sama universitato.[1]

En 1900 li estis nomita senatanon de la itala reĝo Umberto la 1-a.[3]

En 1906, kune kun Santiago Ramón y Cajal, li ricevis la Nobel-Premion pri Fiziologio aŭ Medicino por siaj studoj pri la strukturo de la nerva sistemo.[4]

En 1913 li iĝis fremda membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[5]

Golgi mortis en Pavio, Italio, la 21an de januaro 1926.

 
La domo de Golgi en Pavio

Monumentoj en Pavio redakti

En Pavio pluraj monumentoj memorigas pri Golgi.

  • Marmora statuo, en jardo de la malnovaj konstruaĵoj de la Universitato de Pavio, ĉe N.65 en la centra "Strada Nuova".
  • La "domo de Golgi", ankaŭ en Strada Nuova, ĉe N.77. Ĝi estis la domo kie Golgi pasigis plejparte sian familian vivon kun sia edzino Lina.
  • La tombo de Golgi estas en la Grandega Tombejo de Pavio (viale San Giovannino). Ĝi estas tre simpla granita tombo, kun bronza medalo prezentanta la profilon de la sciencisto.

Referencoj kaj notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Camillo Golgi (itale). Museo Golgi. Alirita 2016.02.27.
  2. Srinivas (2015.02.25). Journey of Scientific Discoveries (angle). Malaria Site. Alirita 2016.02.27.
  3. GOLGI Camillo (itale). Senatori dell'Italia liberale. Senato della Repubblica. Alirita 2016.02.27.
  4. The Nobel Prize in Physiology or Medicine 1906 (angle). Nobelprize.org. Alirita 2016.02.27.
  5. C. Golgi (1844 - 1926) (angle). KNAW Past Members. Digitaal Wetenshaphistorisch Centrum. Alirita 2016.02.27.