Campbell River estas urbo en Brita Kolumbio ĉe la orienta marbordo de Vankuvera Insulo je la suda finaĵo de Trapasejo Discovery. Laŭ la censo de 2006 Campbell River havas 29.572 loĝantojn kaj estas delonge konata kiel la plej bona loko de la mondo por kapti salmon.

Campbell River
angle: Campbell River
urbo
Panorama vido al urbo Campbell River
Oficiala nomo: Campbell River
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Brita Kolumbio
Regiono Vankuvera Insulo
Distrikto Comox-Strathcona
Historia regiono Kvakiutlanoj
Najbaras kun Georgia Markolo
Situo Campbell River
 - koordinatoj 50° 01′ 28″ N 125° 14′ 51″ U / 50.02444 °N, 125.24750 °U / 50.02444; -125.24750 (mapo)
Areo 143,12 km² (14 312 ha)
Loĝantaro 31 186 (2011)
Denseco 217,9 loĝ./km²
Fondita 1855
Urbestro Walter Jakeway
Horzono Pacifika horzono (UTC-8)
 - somera tempo Pacifika horzono (UTC-7)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Campbell River, British Columbia
Retpaĝo: www.campbellriver.ca

La unuaj homoj ekloĝintaj ĉe Campbell River estis kvakiutlanoj de la laiĥkviltaĥa Unua Nacio, membroj de la triboj Weewaikai (ĉe Kabo Mudge) kaj Wewaykum (ĉe Campbell River).

Oni povas atingi la urbon per Flughaveno Campbell River; per akvoaviadila bazo nomata YHH ĉe Haveno Campbell River; per ŝipoj de Pramoj BK, kiuj regule kursas inter Campbell River kaj Insulo Quadra; kaj per la ŝoseoj konektantaj Campbell River kun tiaj najbaraj urboj kiel Courtenay, Sayward, Gold River, kaj Port Hardy.

Ekonomio redakti

La loĝantoj de Campbell River dependas de la forstada industrio, la minada industrio (en Campbell River loĝis multaj famaj ministoj, inter ili Curtis Davidsen), la fiŝkapta industrio, kaj turismo. Oni povas diri ke ĝi estas la monda "ĉefurbo" por kaptado de salmoj, kvankam oni ankaŭ povas diri la samon pri la proksima Port Alberni. Campbell River estas fama pro sporta fiŝkaptado kaj multaj turistoj venas fiŝkapti ĉi tie. Ĝi ankaŭ estas grava centro por la fiŝ-farma industrio, kaj multaj pluraj fiŝ-farmaj entreprenojn havas siajn ĉef-oficejojn en ĉi tiu urbo.

La konstruado en 1948 de hidroelektra digo ĉe Akvofaloj Elk far la Energia Korporacio de BK — poste nomita Elektro-produkta Stacio John Hart — permesis al Crown Zellerbach konstrui la Paperfabrikon Elk Falls en 1952, kio multe plibonigis la ekonomion de Campbell River. La fabrikon nuntempe posedas Catalyst Paper Corporation, kaj ĝi daŭre estas la plej granda dunganto en la urbo.

NVI Mining funkciigas la minejo de zinko, oro, kaj arĝento ĉe Akvofaloj Myra en la apuda Provinca Parko Strathcona. Quinsam Coal funkciigas subteran karbominejon sudokcidente de la urbo. La minejoj laborigas centojn da homoj, de kiuj multaj loĝas en Campbell River.

La urbo estas ankaŭ daŭre kreskanta merkato por emerituloj. La konstruado progresas vigle en Campbell River, kaj pli kaj pli da emerituloj elektas translokiĝi ĉi tien de aliloke en Kanado por aĉeti domon kaj ĉi tie travivi sian viv-aŭtunon.

Nun funkcias ankaŭ doko por kroz-ŝipoj. Kroz-ŝipoj ĉiutage preterpasas la urbon, sed antaŭe ili neniam haltis. Nun oni do antaŭvidas ke la doko allogos ilin, alportante multajn novajn enspezojn de turismo. Oni antaŭvidas ke 150 homoj laboros plentempe ĉe la doko, kaj kalkulas ke la regiono enspezos $8,4 milionoj jare (laŭ raporto en la ĵurnalo Campbell River Mirror[rompita ligilo] en decembro de 2003.) La doko estas nun finkonstruita kaj pluraj kroz-ŝipoj vizitos dum 2007 (laŭ raporto en la ĵurnalo Campbell River Mirror en januaro de 2007).

Historio redakti

Kapitano George Vancouver atingis Campbell River kun la ŝipoj HMS Discovery kaj HMS Chatham en la jaro 1792. La kapitano kaj lia botanikisto, Archibald Menzies, malkovris malgrandan tribon de 350 homoj de la Unuaj Nacioj kiuj parolis saliŝan lingvon. Militgrupo de laiĥkviltaĥoj, peze armita per eŭropaj pafiloj, remis suden de Markolo Johnstone meze de la 19-a jarcento kaj jam regis en la regiono kiam la ŝipo HMS Plumper sub estrado de kapitano George Henry Richards venis al Rivero Campbell je kartografia misio en 1859. D-ro Samuel Campbell estis la ĥirurgo de la ŝipo, kaj historiistoj kredas ke ĝuste lian nomon ricevis la rivero kiu nun trafluas la urbon. La komunumo alprenis la nomon "Campbell River" kiam oni tie konstruis ĝia poŝtoficejo en 1907[1] Simile la nomon de la leŭtenanto de la HMS Plumper, Zachary Mudge, ricevis la proksima kabo je la suda finaĵo de Insulo Quadra, Kabo Mudge.

Sport-fiŝkaptistoj alveturis ĉi-regionon jam en la 1880-aj jaroj, precipe post kiam ili aŭdis rakontojn de tiel famaj fiŝkaptistoj kiel Sir Richard Musgrave kaj Sir John Rogers. La fiŝkaptista klubo Campbell River Tyee Club fondiĝis en 1924 pro zorgoj pri troa kaptado de la salmaro, sed tio nur pligrandigis la popularecon de la regiono. E.P. Painter, ekzemple, transloĝiĝis al Campbell River la sekvan jaron kaj malfermis sian hotelon Painter's Lodge en 1929. Komerca fiŝkaptado estis granda industrio de Campbell River dum multaj jaroj. La urba juĝisto Roderick Haig-Brown aĉetis fiŝkaptan dometon en Campbell River kaj tie verkis plurajn librojn pri permuŝa fiŝkaptado kiuj estas famaj kaj mult-ŝatataj tutmonde.

Industria forstado komencis en la 1920-aj jaroj per la agado de Merrill Ring kaj Kompanio, Bloedel, Stewart kaj Welch kaj Comox Logging. Granda fajro en la arbaro ekbrulis proksime de Lago Buttle Lake kaj bruligis la plimulton de la valo en 1938. Estis grandaj forstistaj barakaroj ĉe Rock Bay, Menzies Bay, kaj Englewood.

Campbell River prosperis post la 1912 kaj ĝi fariĝis provizejo por la nordo de Vankuvera Insulo, por Insulo Quadra, kaj por Insulo Cortes. Oni mezuris vojon por la Fervojo E kaj N ĝis Campbell River, kvankam oni konstruis la fervojon nur ĝis Courtenay, kvardek mejlojn sude. Post la Dua Mondmilito, Campbell fariĝis prospera industria centro servanta novan paperfabrikon ĉe la Rivero Elk kaj apudajn urbetojn kiel Tahsis kaj Gold River, kie ankaŭ estis paperfabrikoj. Forstado kaj minado en la regiono ankaŭ prosperis. Estas minejo de zinko kaj plumbo kaj karbominejo proksime al la urbo, kaj iom norde funkciis ankaŭ kuprominejo.

Klimato redakti

Campbell River havas mildan klimaton, kun temperaturoj kutime inter 0 °C kaj 32 °C tutjare. La plej multa precipitaĵo falas dum novembro, meze 218.0 millimeters. En januaro kutime neĝas plej multe, meze 152 milimeterojn dum la monato, sed nur 10 milimetroj kolektiĝas. Dum la vintro arktaj ventoj de la enlanda parto de Brita Kolumbio fojfoje atingas la marbordon portante minus-nulajn temperaturojn. Se malalt-prema sistemo venas de la Pacifiko tiutempe povas esti granda neĝofalo. Oni foje mezuris la faladon de pli ol 45 cm da neĝo dum 24-hora periodo en Campbell River: plej multe falis dum unu diurno 53,3 cm, en 1978.

Ĝemel-urboj redakti

Edukado redakti

La publikajn lernejojn de Campbell River administras la Lerneja Distrikto 72 Campbell River.

Aliaj faktoj redakti

Campbell River troviĝas proksime de markolo Seymour, kie okazis la plej granda artefarita ne-nuklea eksplodo. En la jaro 1958 ministoj de Campbell River elfosis tunelon dum 28 monatoj por meti eksplodaĵojn kaj detrui navigan danĝeraĵon kun la nomo Roko Ripple, subakva rokpinto kiu igis la markolon tiel danĝera ke Kapitano George Vancouver asertis ke ĝi estas "one of the vilest stretches of water in the world (unu el la plej aĉaj akvejoj de la mondo)" kiam li navigis laŭ ĝi en 1792[3]. Apud Markolo Seymour estas Golfeto Menzies.

Referencoj redakti

  1. Artibise, Alan F.J: Canadian Encyclopedia Arkivigite je 2007-02-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Weatheroffice.gc.ca Arkivigite je 2005-03-11 per la retarkivo Wayback Machine - Klimato-statistiko
  3. CBC article - Campbell River explosion

Eksteraj ligiloj redakti