Canalejas de Peñafiel
Canalejas de Peñafiel [kanaLEĥas depenjaFJEL] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. Canalejas de Peñafiel estas etimologie komprenebla kiel Kanaletoj (por irigacio) de Peñafiel, alude al la komarka ĉefurbo (Fidela Roko).
Canalejas de Peñafiel | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47311 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 237 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 31′ N, 4° 7′ U (mapo)41.524722222222-4.115Koordinatoj: 41° 31′ N, 4° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 897 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

GeografioRedakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 241 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 700 el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 62 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Torre de Peñafiel, Peñafiel, Rábano, Fompedraza, Campaspero, Olombrada, Membibre de la Hoz, Aldeasoña kaj Laguna de Contreras. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo de la Vega, kiu tie ekfluas.
HistorioRedakti
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
AktualoRedakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.