Canales de la Sierra

Canales de la Sierra [kaNAles delaSJEra] (Kanaloj de la Montaro) estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas.

Canales de la Sierra
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26329
Demografio
Loĝantaro 81  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 3° 1′ U (mapo)42.141111111111-3.0241666666667Koordinatoj: 42° 8′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 027 m [+]
Areo 54,44 km² (5 444 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canales de la Sierra (Provinco Rioĥo)
Canales de la Sierra (Provinco Rioĥo)
DEC
Canales de la Sierra
Canales de la Sierra
Situo de Canales de la Sierra
Canales de la Sierra (Hispanio)
Canales de la Sierra (Hispanio)
DEC
Canales de la Sierra
Canales de la Sierra
Situo de Canales de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canales de la Sierra [+]
vdr
La municipa teritorio de Canales de la Sierra, en la sudokcidento de la regiono.
Ermitejo de Sankta Kristoforo.

Geografio redakti

Ĝi estas tre aparta loĝloko kun nura komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-113 tra Villavelayo dum okcidente oni alvenas al la Provinco Burgoso. Ĝi estas je 84 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, ĉe la supra fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 1057 metroj super marnivelo.

La loĝloko estas ĉe la montaro Sierra de la Demanda, kiu havas grandajn arbarojn de fagoj, pinoj kaj kverkoj. El varia faŭno, menciindas lupoj, cervoj kaj lutroj, krom abundaj rabobirdoj.

En Canales elfluas la samnoma rivero, kiu kuniĝas en Villavelayo kun la rivero Neila formante Najerilla.

Historio redakti

El la 16-a ĝis mezo de la 19-a jarcento, Canales estis prospera kaj demografie kreskiĝanta loĝloko pro florado de tekstila industrio (kvankam ne tiom kiom ĉe Supra Cidacos kaj Nova Kamero). Ĉi tie estis ĝis ses fabrikoj. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio ekde 1870 oni fermis iom post iom tiujn fabrikojn, kaj en 1871 restis nur unu, kaj paralele la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]

Sed diference de aliaj najbaraj municipoj Canales posedis fortan brutobredadon de ŝafoj, pro kio la loĝantaro ne dependis tiom de la tekstila industrio kiom ĉe Munilla, Enciso kaj Ezcaray. Tamen dum la 20-a jarcento ankaŭ la brutobredado perdis gravon kaj denove la loĝantaro elmigris dekomence ĉefe al Ameriko (Argentino, Kubo kaj Ĉilio) kie enmigris ĝis 300 lokanoj en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.[2]

Aktualo redakti

Kaj finfine la rura elmigrado de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj plialtigis la senloĝigadon de la loko, kiu perdis loĝantaron ekde la komenco de la jarcento. Ekde tiam ĝi sukcesis reteni sian loĝantaron proksime de la 100 loĝantoj pere de brutobredado kaj turismo. Krome ĝi estas ankaŭ somerumejo, kaj tial la loĝantaro ege pliiĝas dum la somerferia periodo.

Vizitindaĵoj estas preĝejoj kaj ermitejoj (el kiuj unu romanika Ermitejo de Sankta Kristoforo), blazondomoj en interesa historia kerno, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.
  2. Blanco, Benjamín (22a de Januaro 2017). «El árbol de la memoria». La Rioja.