Canillas de Río Tuerto

Canillas de Río Tuerto [kaNIljas derioTŬERto] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono. La loknomo Canillas de Río Tuerto estas etimologie komprenebla kiel Kanaletoj de la Rivero Tuerto[1] aŭ alude al la najbara Cañas.

Canillas de Río Tuerto
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26325
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 50′ U (mapo)42.398333333333-2.8402777777778Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 50′ U (mapo) [+]
Alto 624 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canillas de Río Tuerto (Provinco Rioĥo)
Canillas de Río Tuerto (Provinco Rioĥo)
DEC
Canillas de Río Tuerto
Canillas de Río Tuerto
Situo de Canillas de Río Tuerto
Canillas de Río Tuerto (Hispanio)
Canillas de Río Tuerto (Hispanio)
DEC
Canillas de Río Tuerto
Canillas de Río Tuerto
Situo de Canillas de Río Tuerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canillas de Río Tuerto [+]
vdr
La malgranda municipa teritorio de Canillas de Río Tuerto, en la nordokcidento de la regiono.
Preĝejo de Sankta Marteno.
Palaco de la grafoj de Hervías.

Geografio redakti

Tiu municipo estas ĉe la meza fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la montetoj.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-206 inter Azofra, Alesanco kaj Torrecilla sobre Alesanco norde kaj la ceteraj lokoj de la valo sude, nome Cañas kaj Villar de Torre sude. Ĝi estas je 624 metroj super marnivelo.

Historio redakti

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la fino de la 12-a jarcento. En tiu epoko la areo apartenis al la Regno Navaro. En buleo de 1199 per kiu oni donis privilegiojn al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla aperis nomumita kiel Canellas.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1960-aj jaroj oni malaltiĝis el 299 loĝantoj ĝis la nunaj 40.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj palaco ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ranz Yubero, José Antonio; José Ramón López de los Mozos (1a semestro 2002). «Topónimos riojanos del patrimonio emilianense en una bula de 1199. (Arkivo de San Millán M. 41-52)». Berceo (142): pág. 65 a 76. ISSN 0210-8550.