Cantal
Cantal [kɑ̃'tal] aŭskultu (okcitane Cantal [kantal]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi etendiĝas sur 5 726 km2 kaj havas nur 147 035 loĝantojn[1], ĉar ĝi situas plejparte en la Centra Masivo. La ĉefurbo estas Aurillac. La departemento enhavas 255 komunumojn.
Cantal | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 15 |
Prefektejo | Aurillac |
Subprefektejoj | Mauriac Saint-Flour |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Bruno Faure (laŭ stato de 2023) |
Prefekto | Laurent Buchaillat (ekde julio 2022) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 144 226 (2021) |
Areo | 5 726 km² |
Loĝdenso | 25 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 15 |
Komunumaroj | 17 |
Komunumoj | 255 |
La departementa ekonomio baziĝas ĉefe sur agrikulturo. Bredado okupas la plej grandan parton de la aktiva loĝantaro, kultivado preskaŭ ne eblas pro la malfacilaj klimataj kondiĉoj. Industrio ankaŭ preskaŭ malĉeestas sur la teritorio de Cantal, sed turismo disvolviĝas: naturajn parkojn, vulkanojn, lagojn, multnombrajn ban-urbojn, kaj ankaŭ grandan diversecon da sportoj (ekskursado, skiado, akvosportoj, paraŝuto kaj ĉiaj aersportoj) proponas la departemento Cantal.
Tiu departemento estas ankaŭ ege riĉa je arkitekturaj kuriozaĵoj: mezepokaj vilaĝetoj, kaj kasteloj. La regiono Aŭvernjo estas ankaŭ lulilo de la franca romanika arto.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Notoj kaj fontoj
redakti- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Cantal (15) (france). Alirita la 7-an de aprilo 2013.