Cantavieja

municipo en Teruel

Cantavieja [kantaBJEĥa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja mem. La loknomo Cantavieja estas popoletimologie komprenebla kiel Kantas maljunulino; kvankam tio malverŝajnas puretimologie, en la municipa blazono tiukadre aperas maljunulino tamburludanta (supozeble ankaŭ kantanta).

Cantavieja
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 726  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 0° 24′ U (mapo)40.525424-0.40532569999999Koordinatoj: 40° 32′ N, 0° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 290 m [+]
Areo 124,557799 km² (1 245 5.7 799 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantavieja (Provinco Teruelo)
Cantavieja (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Cantavieja
Cantavieja (Hispanio)
Cantavieja (Hispanio)
DEC
Situo de Cantavieja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantavieja [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝi estas je 90 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj sur 1 200 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko en kiu ĝi limas kun Fortanete okcidente; ĝi estas atingebla el Cañada de Benatanduz nordokcidente, el Mirambel nordoriente, el La Iglesuela del Cid sudoriente kaj el Fortanete sudokcidente. La loko estas en la Iberia Sistemo ĉe la rivero Cantavieja, proksime al la limo kun la provinco Kasteljono. Iam tradicia ĉefurbo de Supra Maestrazgo, nune estas la administracia ĉefurbo de la komarko Maestrazgo de Teruelo. Ĝi estas sur kruta pejzaĝo kun grandaj ravinoj. La municipa teritorio estas dividita en kvar partoj, kiuj enhavas nombrajn masías (kampardomojn), el kiuj ĉirkaŭ 125 estas loĝataj.

La municipo estas formata de loĝlokoj Cantavieja, Casas de San Juan, Solana, Umbría kaj Vega.

Historio

redakti

Estas kelkaj rokpentraĵoj. Krome en la groto Cueva de los Toros oni trovis restaĵojn el Neolitiko reen ĝis de Homo neanderthalensis kiam tiuj koincidis kun la unuaj Homo sapiens en Iberio.[1]

 
Preĝejo Asunción, kun gotikaj pordego kaj portikaro, kaj turo kun piramida pinto.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. Antaŭe Cantavieja estis loko de islamanoj ĝis la kristana konkero de 1169 fare de Alfonso la 2-a de Aragono kaj dekomence ĝi estis donita al la Ordeno del Santo Redentor. Cantavieja estis ĉefurbo de la komunumaro Baylía de Cantavieja, donita la 29an de Novembro 1212 al la Templanoj. Ĝi ricevis rajtigilon Carta Puebla el provinca superulo, Folch de Montpesat, en Aprilo 1225. Lasta komandoro estis Ramón de Galliner, en 1307, kaj la venontan jaron ĝi estis sieĝita kelkajn monatojn ĝis kapitulaco post la nuligo de la Ordeno. Post la dissolvo de la Templanoj la loko apartenis al la Ordeno de Sankta Johano.

La komerco de lano kaj la brutobredado dum la 18-a jarcento ebligis, ke Cantavieja prosperis ekonomie. De tiu jarcento estas kelkaj el la ĉefaj konstruaĵoj konservataj, kiel la ermitejo de Loreto (1700) kaj la Hospitalo de Sankta Roĥo (1775). En 1745 oni ampleksigis la preĝejon Asunción. La loko plue dependis de la Ordeno de la Hospitalo ĝis la 19-a jarcento, kiam oni kreis la municipojn. Cantavieja iĝis municipo en 1834, formante parton de la jurisdikcia teritorio de Castellote, kaj en 1965 aliĝis al la jurisdikcia teritorio de Alcañiz.

En Aprilo 1836, dum la Unua Karlisma Milito, la generalo Ramón Cabrera igis ĝin ĉefurbo de la Comandancia General del Maestrazgo. Tiukadre oni faris fortikaĵojn kaj oni kreis akademion por oficiroj, du hospitalojn kaj fandejon de kiu eliris la du nuaj kanonoj por la karlista armeo.[2] La liberala generalo Evaristo San Miguel sieĝis kaj konkeris Cantavieja (en Oktobro 1836) kaj siavice la karlista Juan Cabañero rekonkeris la lokon en Aprilo 1837. Ekde tiam oni plifortigis la gravon de la urbo, oni instalis presejon, vestatelieron, pulvofabrikojn, kaj eĉ oni presis gazeton Boletín del Ejército Real de Aragón, Valencia y Murcia.[3]​ La 24an de Julio samjare, Carlos María Isidro de Borbón vizitis Cantavieja kaj jam en 1838, la 7an de Marto venis la karlistaj trupoj estritaj de Cabañero kaj venkitaj en la intenco okupi Zaragozon, poste konata kiel «cincomarzada».[4]​ Post la venko de la registara flanko, ties trupoj venis la 11an de Majo 1840 en la loko post detruo de instalaĵoj fare de karlistoj.

 
Cantavieja rigardita el la vojo al Mirambel, publikigita en 1845.

Dum la Tria Karlisma Milito, Cantavieja estis stabanaro de la karlisma generalo Marco de Bello, kiu fakte en 1872 estis venkita kaj vundita en Cantavieja. Venontjare li reigis Cantavieja karlisma ĉefurbo, kun militlernejo, armilateliero kaj municifabriko. La liberala armeo de la generalo Despujols malsukcesis konkeri la lokon en Aprilo 1874, sed poste pelis la karlistan armeon el la fruktodonaj ebenaĵoj de la provinco Kasteljono ĝis la krutejoj de Maestrazgo, cele al malhelpo de la liverado. Definitiva sieĝo al Cantavieja okazis en 1875, kaj la definitiva konkero la 6an de Julio, laŭ kio finiĝis la milito.[5]

Ankaŭ en la Hispana Enlanda Milito la areo suferis damaĝoj, tiam en maldekstra teritorio anstataŭ dekstra; post la milito okazis ankaŭ agado de la kontraŭfrankisma gerilo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cantavieja kie oni malaltiĝis el pli ol du mil loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 734 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo

redakti
 
Urbodomo kaj blazondomo.
 
Kastelo.

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe migdaloj kaj vitejoj), kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ŝinko kaj fromaĝo). Estas ankaŭ ŝtonminado. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas ĝenerale la urba kerno; la baroka trinava preĝejo Asunción kun sonorilturo de oklateraj du lastaj etaĝoj kaj piramida pinto; la ununava triarka preĝejo de Sankta Mikaelo kun tombo el alabastro eble de unu el lastaj templanoj; kvin ermitejoj; la kastelo kun cilindra ĉefturo kaj kalvario (krucmonumentoj); la urbodomo, blazondomo, iama hospitalo, rigardejo, muzeo pri karlismo. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Mailio, J.M.; Baquedano, E. (2006). «Trabajos recientes en yacimientos musterienses de Aragón: Una revisión de la transición Paleolítico Medio/Superior en el Valle del Ebro». Miscelánea en homenaje a Victoria Cabrera. Zona Arqueológica 7 (1). pp. 214-233.
  2. «Las Guerras Carlistas en el Maestrazgo. Pedro Rújula López.». Arkivita el la originalo la 23an de Septembro 2015. Konsultita la 8an de Novembro 2014.
  3. Cantavieja, el Maestrazgo y las guerras carlistas (identidadaragonesa.wordpress.com)
  4. Segarra Capsir, Francisco (2011). Los horrores en el Maestrazgo carlista (3a eldono). Antinea.
  5. El Patrimonio bélico de las guerras carlistas en Cantavieja. Bailías V (Miscelánea del centro de Estudios del Maestrazgo Turolense). Luis del Romero Renau.

Eksteraj ligiloj

redakti