Capartice

Capartice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de kampurbo Klenčí pod Čerchovem en distrikto Domažlice. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudokcidente de Klenčí pod Čerchovem. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/189. En la jaro 2009 estis ĉi tie registritaj 49 adresoj. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 24 loĝantoj.

Capartice
vilaĝo
Klenčí pod Čerchovem, pomník Jindřicha Šimona Baara.jpg
Monumento omaĝe al Jindřich Šimon Baar
Oficiala nomo: Capartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Klenčí pod Čerchovem
Historia regiono Bohemio
Parto de Ĥodio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 49 2009
Situo Capartice
 - koordinatoj 49° 24′ 42″ N 12° 45′ 23″ O / 49.41167 °N, 12.75639 °O / 49.41167; 12.75639 (mapo)
Katastro 14,27 km² (1 427 ha) Klenčí pod Čerchovem
Loĝantaro 24 (2011)
Denseco 1,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1748
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 33
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Capartice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Capartice situas en katastra teritorio Klenčí pod Čerchovem kun areo 14,27 km².

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1748.

MemorindaĵojRedakti

  • Monumento omaĝe al Jindřich Šimon Baar
  • Kapelo de sankta Vojteĥo
  • Kapelo de sankta Johano Nepomuka
  • Instrua vojo

InteresaĵojRedakti

Capartice estas kabanista domaro kaj ankaŭ vitra centrejo por skikuristoj kaj loko konata precipe kiel elirpunkto por turistoj celantaj al la plej alta monto de Bohemia arbaro - Čerchov.

En la ĉirkaŭaĵo ankaŭ troviĝas kelke da naturaj interesaĵoj: instrua vojo Caparticaj herbejoj, naturmemorindaĵo Skalky na Sádku kaj Haltravia zono. Menciindaj estas ankaŭ tri lokoj kun interesa okazintaĵo. Ĉirkaŭaĵo de Bučina, kie dum la dua mondmilito frakasiĝis aviadilo. Výhledy, kiu, pro kun statuo de Jindřich Šimon Baar kaj pro sia belvido, fariĝis simbolo de Ĥodio. Kaj loko tri krucetoj, kiu estas kunigita kun legendo de arbaristo, kiu ĉi tie pro eraro pafmortigis bienulon vestita en bruna peltmantelo, li konfesis al la krimo nur sur morta lito kaj lia lasta deziro estis konstruigi kruceton, la alian poste lasis konstrui lia filo kaj la trian poste lia amiko.

Pluaj fotojRedakti