Capella Speciosa

(Alidirektita el Capella speciosa)

La Capella Speciosa (lat: bela resp. belforma kapelo)[1] troviĝis en Klosterneuburg, Malsupra Aŭstrujo, sur la tereno de la abatejo sude de la abateja preĝejo kaj validas kiel unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de gotika arĥitekturo en Aŭstrujo.

Ekstera vidaĵo antaŭ la detruo en 1799
Interna vidaĵo antaŭ la detruo en 1799

La kapelo ekestis ekde 1198 kadre de la starigo de palaco de duko Leopoldo la 6-a kaj servis kiel palacokapelo. Ĝi estis starigata sur la fundamentoj de romanika antaŭa konstruaĵo fare de burgonjaj metiistoj laŭ la tiam plej progresintaj formoj de franca katedralgotiko kaj konsekrata en 1222. Temis pri ununava, dunavera halokonstruaĵo kun plurangula finaĵo, kiu parte estis tegita per ruĝa kaj blanka marmoro.

En 1339 la konstruaĵo transiris kiel landoprinca donaco en la posedaĵon de la monaĥejo de Klosterneuburg. En 1787 ĝi tamen fariĝis viktimaĵo de la kontraŭkatolikaj agadoj de Jozefo la 2-a, estis malkonsekrata kaj en 1799 malkonstruata. Partoj de la kapelo estis reuzataj por la konstruo de la kastelo. La gotika sabloŝtona predikejo kun ornamripa balustrado el la komenciĝa 14-a jarcento en 1928 estis translokata en alian preĝejon. Kelkaj vitraloj montrantaj Leopoldon la 6-an, releviĝon de Kristo kaj margrafino Agneta nun estas ero de fenestro en la paroĥa preĝejo de la urbo Steyr.[2] En la abateja muzeo krom tio konserviĝis ankaŭ kelkaj lignofiguroj el la dua duono de la 14-a jarcento, kiuj prezentas Kriston kaj la apostolojn kaj certe estis muntitaj ĉe la galerio de Capella Speciosa.

Elfositaj fundamentoj de Capella Speciosa

Jam en 1953 la fundamentoj de la kapelo estis elfosataj kaj dokumentataj, poste tamen re-enfosataj. Someron de 2005 oni denove liberigis la fundamentojn kaj igis ilin publike alireblaj.

En la jaroj 1993 bis 1995 taĉmento de la Teĥnika Universitato de Vieno per-komputile rekonstruis la konstruaĵon Capella Speciosa.

Referencoj redakti

  1. Mario Schwarz: Die Baukunst des 13. Jahrhunderts in Österreich, paĝo 99
  2. Rudolf Koch: Historische Kunst. Ein Baudenkmal der Gotik in Österreich – die Stadtpfarrkirche in Steyr Arkivigite je 2015-12-18 per la retarkivo Wayback Machine Aperinta en: Zeitschrift Oberösterreich 29. Jg.,4/1979, pj. 45 – 54.

Literaturo redakti

  • Mathilde Grünewald, Die antiken, urgeschichtlichen und mittelalterlichen Funde der Grabungen auf dem Stiftsplatz zu Klosterneuburg 1953 - 1954 (Capella Speciosa), in: Jahrbuch des Stiftes Klosterneuburg, vol. 12, Klosterneuburg 1983, pj. 95-274.
  • Österr. Bundesdenkmalamt (Hg.), Dehio-Handbuch. Die Kunstdenkmäler Österreichs. Niederösterreich südlich der Donau, parto 1, Horn-Vieno 2003, pj. 1049-1050.
  • Floridus Röhrig, Das Stift Klosterneuburg und seine Kunstschätze, St. Pölten-Vieno 1984.
  • Maria Schwarz, Die ehemalige Capella Speciosa in Klosterneuburg, en: Karl Holubar (eldoninto), Die Krone des Landes, Klosterneuburg 1996, p. 17sj.
  • Mario Schwarz, Eine virtuelle Rekonstruktion der Klosterneuburger Capella Speciosa , en: Arx, vol. 21, Obernzenn-Bozen 1999, pj. 41-44.
  • Mario Schwarz: Die Baukunst des 13. Jahrhunderts in Österreich, Die Bautätigkeit Herzog Leopold VI. - Klosterneuburg, Pflaz und Capella Speciosa, paĝoj 96-133; Böhlau Verlag 2013, ISBN 978-3-205-78866-9.
  • Margareta Vyoral-Tschapka, Christus und die Apostel aus der Capella Speciosa in Klosterneuburg. Ein Skulpturenzyklus des ausgehenden 14. Jahrhunderts im Stiftsmuseum, en: Jahrbuch des Stiftes Klosterneuburg, vol. 20, Klosterneuburg 2008, pj. 257-283.

Eksteraj ligiloj redakti

48.30609166666716.326541666667