Proklamo de Santa Fe

(Alidirektita el Capitulaciones de Santa Fe)

La Proklamo de Santa Fe aŭ en hispana Capitulaciones de Santa Fe estas dokumento subskribita de la Katolikaj Gereĝoj la 17-a de aprilo de 1492 en la urbeto Santa Fe, ĉe Granado, kiu kolektas la interkonsentojn atingitajn inter la gereĝoj kaj Kristoforo Kolumbo rilate al la preparata ekspedicio de tiu tra la oceano okcidenten.

Registro de la Capitulaciones de Santa Fe konservita en la Arkivo de la Krono de Aragono.

En la dokumento oni havigas al Kolumbo la titolojn de admiralo, vicreĝo kaj ĝenerala guberniestro de ĉiuj malkovrotaj aŭ akirotaj teritorioj dum sia vivo, same kiel la dekonon de ĉiuj akiritaj havaĵoj. Oni havigis al li Dekonaĵon de ĉiuj varoj trovotaj, akirotaj kaj estaj en la konkerotaj lokoj. La teksto estis redaktita de la sekretario Juan de Coloma kaj la originalo, nune perdita, estis subskribita de ambaŭ monarkoj. La Capitulaciones de Santa Fe signifis dispartadon antaŭviditan inter Kolumbo kaj la Katolikaj Gereĝoj pri la havaĵoj akirotaj pro la konkero de kio poste nomiĝos Ameriko. Per tiuj havaĵoj, Kolumbo atingis rapidan ascendon socian, ĉar ekformis parton de la kortega nobelaro.

Estas polemiko pri kelkaj aspektoj de la Capitulaciones. Dum la disvolcigo de la Kolumba Konflikto oni pridiskutis ĝian juran naturon: dum la heredantoj de Kolumbo asertis, ke temas pri ligiga kontrakto, la Krono defendis, ke temas pri revokebla havigo; la afero pluestas studita nuntempe.[1][2] Aliflanke, la eko de la dokumento asertas, ke Kolumbo "malkovris" terojn, kio estis argumentoj por la partianoj de antaŭmalkovro de Ameriko antaŭa al 1492. Aliaj anakronismoj de la teksto estas la traktado per "Don" havigita al Kolumbo kaj la havigo de la titoloj tujmaniere, kio kontrastas kun posta havigo, nome la Real Provisión de la 30a de aprilo 1492, kiu kondiĉigas la titolojn al vera trovo de novaj teroj kaj ne uzas Don por mencii Kolumbon. Tio apogis la teorion ke la dokumento povis esti modifita en 1493 post la reveno de Kolumbo el sia unua vojaĝo al Indioj.[3]

Referencoj redakti

  1. Arranz Márquez, Luis (1992). «Los Pleitos Colombinos y su influencia». Congreso de Historia del Descubrimiento (1492-1556): actas, volumen 1. Madrid: Real Academia de la Historia. pp. 593–610. ISBN 9788460082026.
  2. Pietschmann, Horst (1987). «Estado y conquistadores: Las capitulaciones». Historia (22): pp. 249-262. Konsultita la 6an de majo de 2014. [1] Arkivigite je 2014-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Rumeu de Armas, Antonio (1985). Nueva luz sobre las capitulaciones de Santa Fe de 1492 concertadas entre los Reyes Católicos y Cristóbal Colón: estudio institucional y diplomático. Consejo Superior de Investigaciones Científicas. ISBN 9788400059613. pp.153-160

Literaturo redakti

  • Diego Fernández, Rafael. (1987) Capitulaciones colombinas (1492-1506). El Colegio de Michoacán. ISBN 9789687230306.
  • Fernández Herrero, Beatriz. (1992) La utopía de América: teoría, leyes, experimentos. Anthropos. ISBN 84-7658-320-6.
  • Rumeu de Armas, Antonio. (1985) Nueva luz sobre las capitulaciones de Santa Fe de 1492 concertadas entre los Reyes Católicos y Cristóbal Colón: estudio institucional y diplomático. Consejo Superior de Investigaciones Científicas. ISBN 9788400059613.