Capriasca (komunumaro)
La komunuaro Capriasca estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 9433 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Capriasca, respektive ties ĉefvilaĝo Tesserete.
Komunumaro Capriasca | |
---|---|
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Ĉefloko | Capriasca |
Koordinatoj | 46° 4′ N 8° 48′ O / 46.067 °N, 8.800 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N 8° 48′ O / 46.067 °N, 8.800 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 9433 (2011-12-31) |
Areo | 43,50 km² |
Loĝantardenseco | 216,9 loĝantoj/km² |
GeografioRedakti
La komunumaro Capriasca etendiĝas norde de Lugano ambaŭflanke de la rivero Casserate. En sudokcidento la teritorio de la komunumaro etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Vedeggio. La norda parto de la komunumaro konsistas el arbaraj montoj de la Sudaj Antaŭalpoj, dum la suda parto estas urbeca kaj apartenas al la aglomeraĵo de Lugano.
TrafikoRedakti
De Tesserete la kantona vojo 399.1 kondukas al Lugano. La konekta al la publika transportreto funkcias pere de la regiona busreto de Lugano.
HistorioRedakti
La regiono Capriasca estis menciita jam en la jaro 1078, kiam la nobelulino Contessa el Milano donacis siajn havaĵojn en la valo al la pastra pregejo de Tesserete. La komunumoj de Capriasca dum mezepoko disponis pri komuna ordo kaj administracio de alpopaŝtejoj konataj kiel Comunes de plebis Criviasche.[1]
Komunumoj de la komunumaro CapriascaRedakti
La komunumaro Capriasca konsistas (stato en 2013) el 3 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Capriasca estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Capriasca | 6306 | 35.2 | 5226 | |
Origlio | 1383 | 2.1 | 5208 | |
Ponte Capriasca | 1741 | 6.2 | 5212 | |
Totale | 3 | 9433 | 43,50 | -- |
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8556.php Antonio Gili: Capriasca (regiono) en Historia Leksikono de Svislando (2010-10-14)]
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Capriasca – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)