Zambezi-regiono

(Alidirektita el Caprivi-regiono)

La Zambezi-regiono aŭ simple Zambezio - ĝis la 8-a de aŭgusto 2013 nomita Caprivi-regiono aŭ simple Kaprivo - estas unu el la 14 administraj regionoj de Namibio. La regiono konsistigas la plej grandan parton de la Caprivi-streko, do, de tiu "duoninsulo", kiu elstaras nordoriente el la konturo de Namibio, etendiĝante al rivero Zambezo ĝis preskaŭ la Viktoria Akvofalo.

Zambezio
Origina nomo Zambezi (ĝis 8-a de aŭgusto 2013 Caprivi)
regiono de Namibio
Administrado
Lando {{{1 Namibio
Estas parto de Namibio
Inkludas 6 balotdistriktoj
Administra centro Katima Mulilo
Fondo-dato 21-a de marto 1990
Politiko
Estro Lawrence Sampofu, (SWAPO)
Demografio
Oficialaj lingvoj siloza, oŝivamba, anglaafrikansa,
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 79 852
Loĝdenso 4,02 loĝ./km²
Geografio
Areo 19 532 km² (1 953 200 ha)
Zambezio sur la mapo de Namibio
Zambezio sur la mapo de Namibio
Geografia situo 17° 30′ 0″ S, 24° 16′ 0″ O (mapo)-17.524.266666666667Koordinatoj: 17° 30′ 0″ S, 24° 16′ 0″ O (mapo) [+]
Zambezi-regiono (Namibio)
Zambezi-regiono (Namibio)
DEC
Zambezi-regiono
Zambezi-regiono
Situo de Zambezio
Hor-zono UTC+1
Kodoj
ISO 3166-2 NA-CA
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Zambezi-regiono
Pliaj informoj
Lasta baloto 27-a de novembro 2015
Areo de arbaroj 15 000 km²
vdr

Nomdonanto por tiu parto de la iama germana kolonio "Germana Sudokcidenta Afriko" estis Leo von Caprivi, germana regna kanceliero de 1890 ĝis 1894. La nova nomo ekde aŭgusto 2013 aludas al la loka riverego Zambezo.

Geografio redakti

 
Vilaĝo en la Zambeza inundejo

La regiono Zambezio najbaras al la Kavango-regiono (Namibio), norde ĝi limas al Angolo, oriente al Zambio kaj Zimbabvo kaj sude al Bocvano.

Zambezio estas la sola regiono de Namibio, kiu apartenas preskaŭ ekskluzive al la tropiko, kaj ĝi konsistas preskaŭ nur el ebena marĉo. Pluraj tutjare fluantaj riveroj trafluas ĝin: Okavango, Kwando kaj riverbranĉoj de Zambezo. Tiel Caprivi-regiono estas - ĉefe dum la pluvsezono (decembro ĝis marto) - tre malseka regiono, kie inundoj ne maloftas. Ĝi ankaŭ estas riĉega je sovaĝaj bestoj. Granda parto de Caprivi estas naturprotektata (Caŝparko Caprivi, Nacia Parko Mudumu, Nacia Parko Mamili).

Historio redakti

 
Kanceliero
Leo von Caprivi,
laŭ samepoka foto

En 1890 la regiono apartenis al la brita protektorato Beĉuanalando, sed per la Helgolanda-Zanzibara Traktato de la 1-a de julio 1890 Britio donis - interŝanĝe kontraŭ aliaj terenoj - la Kaprivi-strekon al Germanio, kiu integrigis ĝin en la kolonion "Germana Sudokcidento". Germanio strebis al landa konekto inter siaj kolonioj en Afriko, do de Germana Sudokcidenta Afriko al Germana Orient-Afriko. Kanceliero Leo von Caprivi estis la ĉefa traktanto por la germana flanko.

Depost 1890 Caprivi do estis sub germana protekto, foje nomita "Germana Barocelando" aŭ "Germana Zambezilando", kaj administrita de Grootfontein, ĝis en 1909 (la 27-an de januaro) ĝi estis integrita en la protektoraton Germana Sudokcidenta Afriko. En 1914, post ekflamo de la Unua Mondmilito ĝi estis konkerita kaj okupata de Britio. De 1918 ĝis 1929 Caprivi apartenis al la brita kolonio Beĉuanalando, la hodiaŭa Bocvano, poste ĝi denove estis administrita de Sudokcidenta Afriko, kiu siaflanke estis mandate administrita de Sud-Afriko. Dumtempe ĝi konsistigis hejmlandon.

 
Flago de Caprivi African National Union (CANU) por sendependa ŝtato Caprivi

En 1990 Namibio atingis suverenecon kaj Caprivi estis regiono de Namibio. Aŭguste 1999 en la regiona ĉefurbo Katima Mulilo okazis armita konflikto inter la secesiema movado „Caprivi Liberation Movement“ (CLM) kaj la namibia ŝtato. La konflikto daŭras, kvankam ne plu milite.

Caprivi suferis pro la longdaŭra enlanda milito en Angolo (1975 - 2002): izolitaj trupoj de la venkita Unita fuĝante prirabis kaj terorigis la regionon, armeoj de Angolo kaj Namibio persekutis ilin. Okazis multaj perfortaĵoj, kaj la civila trafiko en Caprivi preskaŭ komplete ĉesis.

Administrado redakti

Ĉefurbo de la regiono estas Katima Mulilo; la 79 852 regionanoj distribuiĝas al jenaj 6 balotdistriktoj:

Loĝantoj redakti

La Caprivianoj estas ĉ. 4 % de la namibia populacio el la etnoj Fwe, lozioj, Subia, San (boŝmanoj), Nyemba kaj aliaj.

Caprivi estas la namibia regiono kun la plej alta kvoto de aidoso. Proksimume ĉiu kvara graveda virino estas infektita per HIV. Entute 34 % de la populacio estas HIV-pozitiva.

La medicina servo de Caprivi havas po unu malsanulejon en Katima Mulilo (220 litoj) kaj Andara (100 litoj), krome 3 sancentroj („Health Centres“) kaj 29 klinikoj.[1]

Ekonomio redakti

Per Caprivi Namibio havas aliron al la akvo de Okavango. Turismo ludas pli kaj pli gravan rolon: Caprivi provizas ekskursojn al Zambezo, Viktoria akvofalo kaj al Okavango-delto. Krome ĝi allogas per la lago Liambezo, la Nacia parko Zambezio kaj la Nacia parko Mudumu.

Fontoj, referencoj redakti

  1. New Scientist raportis (14 jul 2007, p. 8), ke en Caprivi „ĝis 48 % de la plenkreskuloj estas HIV-pozitivaj“.

Vidu ankaŭ redakti

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti