Captain Fantastic (Mirinda Kapitano) estas usona komedia kaj drama filmo de 2016, kiu estis realigita kaj direktita fare de Matt Ross kun Viggo Mortensen en la gvidrolo. La rakonto estas centrita ĉirkaŭ ekcentrita familio kun nekutimaj, kontraŭkulturaj ideoj kiu estas devigata reintegriĝi en la usona socio post kiam ĝi vivis izolece dum jardeko kiel eble plej fore de la influo de la freneziga konsumisma kulturo[1]. La filmo estas fakte esploro pri la elektoj, kiujn gepatroj faras por la edukado de siaj infanoj[1].

Captain Fantastic
filmo
Originala titolo Captain Fantastic
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 18 aŭg. 2016
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, komedia filmo
Kameraado Stéphane Fontaine
Reĝisoro(j) Matt Ross
Scenaro Matt Ross
Loko de rakonto Nov-Meksiko
Muziko de Alex Somers
Rolantoj Viggo Mortensen • Annalise Basso • Kathryn Hahn • Steve Zahn • Frank Langella • Ann Dowd • Missi Pyle
IMDb
vdr
Captain Fantastic (Matt Ross, Wendy Conner, Richard Herskowitz).
Captain Fantastic (Matt Ross, Wendy Conner, Richard Herskowitz).

La ideo por la filmo venis kiam Matt Ross komencis pridubi la elektojn kiujn li kaj lia edzino faris kiel gepatroj. De tie li scivolis kio okazus se gepatroj tute dediĉus ilian atenton al la vivoj de iliaj infanoj, sed rimarkante samtempe ke la moderna teknologio malfaciligas tion.[2] Kiam li faris la filmon li prenis kaj aŭtobiografiajn pecojn de sia propra vivo, kiam li kreskis en socia medio kun alternativaj vivstiloj[3], vivinte mem ekzemple en tipio (loĝtendo) kiam li estis juna.

Tiu ĉi filmo kiu aperis en junio de 2016, estas ege bona laŭ la kvalifiko de IMDb, ege bona pro la rakonto kaj pro tio ke dum unu el la scenoj aperas Esperanto[4][5].

La filmo premieris ĉe la filmfestivalo de Sundance je la 23-a januaro 2016[6] kaj estis montrita dum la filmfestivalo de Cannes[7][8]. La filmo havis sian premieron en kinejo je la 8-a de julio 2016[9].

Resumo redakti

Ben Cash (gvidrolo por Viggo Mortensen), iu ekologia-anarkiema kaj idealista patro, lia edzino Leslie kaj iliaj ses geinfanoj klopodas vivi aŭtarke kaj en simbiozo kun la naturo, en la koro de la arbaroj de Nordameriko (Vaŝingtono), kaj malproksime de la ekstera mondo. La patro, volas dediĉi sian tempon nur al la edukado de la infanoj, ĉar li trovas la atenton kiun oni donas al siaj infanoj estas pli grava ol al sia kariero kaj ambicioj. Li aŭtoritece edukas (duon-hipistile kaj duon-alimondisme) kaj disciplinigas siajn infanojn por ke ili fariĝu eksterordinaraj, altintelektaj kaj respondecaj plenkreskuloj. Tamen post la sinmortigo de la patrino, kiu suferis pro dupolusa perturbo, la patro estas devigata forlasi la malgrandan familian "paradizon" por komenci vojaĝon al la ekstera mondo kune kun siaj infanoj kaj rekonekti kun la reala mondo. Tamen post tiu ideoŝoko li ekpridubas ĉion kion li instruis al la infanoj kaj eĉ pridubas lian opinion pri kio signifas "esti patro" en la nuntempa Usono. Tiu ĉi filmo parolas pri la serĉado de ekvilibro[1] inter la probo resti aŭtenta eĉ en senrespondeca maniero kaj la premo adapti sin al la reala ekstera mondo kiu malfaciligas proprajn elektojn. Ĝi ankaŭ temas pri individueco kaj socia adaptiĝo, familiaj valoroj kaj libereco, dum ĝi ambaŭ kritikas la fuĝon el la socio kiel la nedaŭreblan aspekton de la kapitalisma konsumsocio.

Rolantaro redakti

  • Viggo Mortensen kiel Ben Mono
  • George MacKay kiel Bodevan "Bo" Mono
  • Samantha Isler kiel Kielyr Mono
  • Annalise Baso kiel Vespyr Mono
  • Nikolao Hamilton kiel Rellian Mono
  • Shree Krimuloj kiuj Zaja Mono
  • Charlie Shotwell kiel Nai Mono
  • Kathryn Hahn kiel Harper
  • Trin Miller kiel Leslie Abigail Mono
  • Steve Zahn kiel Dave
  • Elija Stevenson kiel Justin
  • Teddy Van Ee kiel Jackson
  • Erin Moriarty kiel Claire
  • Missi Pyle kiel Ellen
  • Frank Langella kiel Jack
  • Ann Dowd kiel Abigail

"Captain Fantastic" kaj Esperanto redakti

Ĉiuj infanoj lernis flue paroli Esperanton[10][11] kaj havas sekretajn konversaciojn en tiu lingvo[12]. En unu enbusa sceno du fratinoj volas emancipacii sin parolante Esperanton al la patro, sed tiu malpermesas tion se ne ĉiuj scipovas ĝin[4]. En la filmo la patro (Viggo Mortensen) instruas al siaj infanoj ne nur jogon, literaturon kaj filozofion, sed ankaŭ lingvojn, kiujn li parte mem scipovas paroli[13] aŭ kiun Annalize kaj Samantha aŭtodidakte lernis kiel Esperanto.[14] Krom lingvoj, ili lernas arkpafadon, batalartojn, sed ankaŭ kiel ekbruligi fajron, buĉi cervon, sekvi bestospurojn, grimpi rokojn. Shree lernis balsamo-teknikojn. Vespere ili lernas ludi muzikon, legas filozofian libron (ekz. "La fratoj Karamazov") aŭ liberecanan libron kia "The Joy of Sex"[11].

Jam en pli fruaj filmoj Esperanto iel estis prezenta : Idiot's Delight (1939), “The Great Dictator” (1940), State Secret (1950), "Incubus" (1966), “Gattaca” (1997), “Street Fighter” (1994), “Blade: Trinity” (2004), "El coche de pedales" (2004), "Senmova" [15] (2009), Superman/Batman: Apocalypse (2010).

Kritiko redakti

Brooke Holman de Screenprism, usona retejo por (tv)-filmo-analizado, opinias ke "la lingvo Esperanto estas taŭga metaforo por la spirito de la filmo". En busosceno kie du ĝemelaj filinoj parolas en Esperanto kaj Ben (la patro) parolas al ili en la germana, la filmo ne donas subtekstigon, Holman konjektas ke tio estas ĉar kvazaŭ la filmo ne volas inkludi la spektantaron en la konversacio [16]. La filmo montrus ankaŭ ke la familio vivus sektecan, ne flekseblan vivstilon[16] kvazaŭ oni vivas sur alia planedo kaj ke retiriĝo de la pli granda socio ne estas sen vivminacaj riskoj kaj oferoj. La filmo donas la mesaĝon ke gravas resti fidela al niaj propraj idealoj kaj al ni mem, sed ke iom da kompromiso helpas ke ni povas malfermi nin al pli ampleksa mondo de spertoj[16].

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko el la norvega vikipedia versio je la sama dato (2/12/17).

  1. 1,0 1,1 1,2 (itala) Pressbook (PDF), goodfilms.it, konsultite la 2-an decembro 2017.
  2. This Silicon Valley Actor Made One of the Strangest and Most Beautiful Films of the Summer. Alirita 21. november 2016.
  3. Tedder, Michael. «This Silicon Valley Actor Made One of the Strangest and Most Beautiful Films of the Summer» (Tiu ĉi aktoro de Silikonvalo faris unu el la plej strangaj kaj plej belaj filmoj de la somero), alirita la 2-an decembro 2017.
  4. 4,0 4,1 Noto : en la filmo "Captain Fantastic", du fratinoj komencas paroli Esperanton al Ben, ilia patro. (Ili eksciis antaŭnelonge, ke ilia patrino, kiu havis dupolusan malsanon, mortigis sin). Jen la konversacio: VESPYR Mankas al mi Panjo. KIELYR Mi deziras, ke Panjo povus reveni hejmen ĝuste nun. BEN No! No Esperanto. I am not joking (angla por 'ne parolu en Esperanto. Mi ne ŝercas'). KIELYR Domaĝe. BEN No foreign language unless the language is spoken by all. You know the rule. (angla por 'neniu fremda lingvo escepte de la lingvo kiun parolas ĉiujn. Vi konas la regulon'). VESPYR Jes, domaĝe. BEN Sie können Deutsch sprechen (germana por 'vi povas paroli la germanan). KIELYR Ni rajtas paroli en kiu ajn lingvo kiun ni volas. BEN (en ĉina-mandarena) aŭ la mandarena. VESPYR Ne gravas. BEN No Esperanto!! VESPYR Ne estas nia kulpo, ke vi ne povas paroli Esperanton. (ref. Youtube : Esperanto en "Captain Fantastic" filmo - 2016)
  5. YouTube (Esperanto en "Captain Fantastic" filmo - 2016), Esperantocolummbia.org, alirita la 2n decembro 2017.
  6. Sundance Institute Completes Feature Film Lineup For 2016 Sundance Film Festival. sundance.org (7-a decembro 2015). Alirita 13-a februaro 2016.
  7. 2016 Cannes Film Festival Announces Lineup. IndieWire. Alirita 14-a aprilo 2016.
  8. Cannes 2016: Film Festival Unveils Official Selection Lineup. Variety. Alirita 14-a aprilo 2016.
  9. Penderson, Erik. ‘Captain Fantastic’ Gets Summer Release From Bleecker Street. Deadline.com (4-a februaro 2016). Alirita 13-a februaro 2016.
  10. (angla) James Bowman, Captain Not So Fantastic (kapitano ne tiom brila), The American Spectator, la 30 julio 2016, alirita la 2n decembro 2017.
  11. 11,0 11,1 (germana) "Captain Fantastic": Mortensen als sechsfacher Vater[rompita ligilo], ('Captain Fantastic' : Mortensen kiel sesopa patro), alirite la 2-an decembro 2017.
  12. (angla) Alonso Duralde, ‘Captain Fantastic’ Sundance Review: Viggo Mortensen Raises an Off-the-Grid Family in This Touching Dramedy, The Wrap, la 24-a januaro 2016, alirita la 2-an decembro 2017.
  13. (germana)  Viggo Mortensen en intervjuo kun Gabriele Flossmann: Viggo Mortensen: 'In Wien vermutet mich keiner', Kurier.at, 14-a aŭgust 2016, konsultite la 2-an decembro 2017.
  14. “Mirinda kapitano”. Recenzo de Javier Alcalde en Esperanto, Decembro 2016: 259.
  15. Filmeto Senmova /Motionless, Vimeo, 2009, 14-minuta turka arta kurtfilmo de Tugçe Ŝen (aŭ Tugce Madayanti aŭ Tugçe Madayanti aŭ Tugce Madayanti Dizici) , kun originalaj voĉoj en Esperanto.
  16. 16,0 16,1 16,2 (angla) Brooke Holman, "In 'Captain Fantastic,' what exactly is the central philosophy?" Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine (Kio estas ekzakte la centra filozofio en 'Captain Fantastic'), la 8-a julio 2016, alirita la 2-an decembro 27.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-filmo