Carabantes

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Carabantes (Sorio))

Carabantes [karaBANtes] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Carabantes estas etimologie rilata al la rivero Carabán, alfluanto de la rivero Manubles, siavice alfluanto de la rivero Jalón.

Carabantes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 2° 0′ U (mapo)41.551944444444-1.9966666666667Koordinatoj: 41° 33′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 979 m [+]
Areo 16,31 km² (1 631 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carabantes (Provinco Sorio)
Carabantes (Provinco Sorio)
DEC
Carabantes
Carabantes
Situo de Carabantes
Carabantes (Hispanio)
Carabantes (Hispanio)
DEC
Carabantes
Carabantes
Situo de Carabantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carabantes [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Carabantes en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 15 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 55 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Carabantes kaj Tobajas [toBAĥas]. Ĝi limas kun la provinco Zaragozo, Aragono, inter Deza (sude) kaj Quiñonería kaj Reznoj (norde).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 35 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejo, tradicia arkitekturo, fortik-domo de Tobajas kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti