Caracal (Rumanio)

Caracal [karakal] estas urbo en distrikto Olt en Rumanio, ĉ. 35 km oriente de Craiova. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la distrikto, post la ĉefurbo Slatina kaj situas inter la riveroj Jiu kaj Olt, sur alt-ebenaĵo.
Caracal | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Olt | |
Situo | 44° 7′ N, 24° 21′ O (mapo)44.11416666666724.354444444444Koordinatoj: 44° 7′ N, 24° 21′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 95,5–128,3 m | |
Poŝtkodo | 235200 | |
Loĝantaro | 34.603 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 125481 (125472 = komunumo Caracal) | |
Caracal situas proksime ĉe la okcidenta limo de la distrikto, kiu eĉ tuŝas la komunuman limon.
Caracal situas ĉe la kruciĝo de la nacia vojo DN 6 (E 70, orient-okcidenta) kun la naciaj vojoj 54 (sude) kaj 64 (norda).
10 km sud-oriente de la urbo situas la aer-armea bazo Deveselu.
La plej malnova skriba mencio pri la urbo datiĝas de 1538.
EtimologioRedakti
Legendo derivas la nomon de la urbo de la romia imperiestro Caracalla. Sed probable la nomo devenas de la kumana lingvo kaj signifas "nigra fortikaĵo".
Urba blazonoRedakti
La urba blazono estas triparta.
- La maldekstra parto montras roman lupinon sur ruĝa fono. Ĝi simbolas la tradicion de la roma imperio.
- La dekstra parto, kun blua fono, estas dividita per ruĝa krenela muro kaj montras
- supre du spikojn kaj kaskon kun flugiloj
- malsupre turon.
Antaŭ la dua mondmilito Caracal havis alian blazonon, kiu sur flava fono montris lupinon kaj turon. Ruĝa krenela muro dividis la blazonon oblikve.
Eksteraj ligilojRedakti
- Urba retejo Arkivigite je 2012-05-26 per la retarkivo Wayback Machine