Riaño (León)

(Alidirektita el Carande)

Riaño [RJAnjo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Riaño estas komprenebla etimologie kiel Riverangulo, kaj tio aperas simbole en la blazono sub la kastelo. La teritorio estas agnoskita kiel Regiona Parko Montaña de Riaño y Mampodre.

Riaño
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 474  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 58′ N, 5° 1′ U (mapo)42.974722222222-5.0119444444444Koordinatoj: 42° 58′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 130 m [+]
Areo 100,82 km² (10 082 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Riaño (Provinco Leono)
Riaño (Provinco Leono)
DEC
Riaño
Riaño
Situo de Riaño
Riaño (Hispanio)
Riaño (Hispanio)
DEC
Riaño
Riaño
Situo de Riaño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riaño [+]
vdr

La administracia nomo​ historie taŭgas por du geografie diferencaj loĝlokoj konataj nuntempe kiel Malnova Riaño —kun loĝado ekde 1752, kaj tute ​detruita en Julio 1987 pro la konstruado de la Akvobaraĵo de Riaño— kaj la aktuala Nova Riaño,​konstruita el 1980 en la loko Valcayo [balKAĝo], por hejmigi la lokanoj elhejmigitaj per la ekspropraĵoj fare de la registaro pro la konstruado de la akvoreszervejo kien alvenas la rivero Esla kaj ties alfluantoj.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Vilaĝo kaj valo Riaño, antaŭ la inundo de la valo kaj la detruo de ĉiuj domoj el la vilaĝo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Riaño, Carande kaj Horcadas, okupas totalan areon de 97,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 471 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 99 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi estas sur la suda deklivaro de la Kantabra Montaro proksime al la Picos de Europa.

Historio redakti

 
Jarcentaj kverkoj ĉe la arbaro Hormas.

En Mezepoko okazis reloĝado de la areo, kiu apartenis al la Regno Leono.

La iama loĝloko estis detruita kaj poste inundita inter la jaroj 1986-1987. Kune aliaj ok iamaj loĝlokoj suferis saman fitraktadon, nome Anciles, Salio, Huelde, Éscaro, La Puerta, Burón, Pedrosa del Rey, kaj Vegacerneja parte. Parto de la loĝantaro estis perforte forigita.

Nur kelkaj simbolaj monumentaj konstruaĵoj estis savitaj kaj translokigitaj al Nova Riaño (nome ermitejo de Quintanilla kaj preĝejoj de Pedrosa del Rey kaj de la Puerta) kaj al nova loko de Burón (lernejo kaj preĝejo) super la plej alta linio de la rezervigita akvo.

La fermo de la Akvobaraĵo de Riaño okazis la 31an de Decembro 1987, kiam oni konis, ke el 1a de Januaro 1988 ekvalidos nova direktivo de Eŭropa Unio kiu malpermesas la konstruadon de akvobaraĵoj kiel tiu de Riaño pro mediaj tialoj. Fakte, se la Akvobaraĵo ne estus estinta preta je la 00:00 horas de la 1a de Januaro 1988, la registaro de Felipe González estus devinta rekonstrui la detruitajn domarojn kaj restarigi la iaman medion.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), krom servoj kiel. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo de preĝejoj kaj surfostaj grenstokejoj, piedirado, montara faŭno: cervoj, kaproj, lupoj, ursoj ktp.). Iam gravis fiŝkaptado de trutoj; jam ne plu pro la baraĵo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti