Caritas in veritate

Caritas in veritate (Karitato en la vero) estas enciklika letero de la Katolika Eklezio subskribita de papo Benedikto la 16-a la 29-an de junio 2009. En ĝi estas dirite, ekzemple:

Caritas in veritate
encikliko
Aŭtoroj
Aŭtoro Benedikto la 16-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 29-a de junio 2009
vdr

“Sen la vero, sen konfido kaj amo - karitato - al la vero, ne estiĝas konscienco kaj socia responso, kaj la socia agado falas en la manojn de privataj interesoj kaj de logikoj de povo, kun diserigaj efikoj sur la socion, des pli en socio sojle de globaligo, en malfacilaj momentoj kiel la nunaj”.

Disdivido redakti

o Ĉapitro I: Pri la mesaĝo de populorum progresio

o Ĉapitro II: Pri la homa evoluo en la nuna tempo

o Ĉapitro III: Pri frateco, ekonomia progresigo kaj civila socio

o Ĉaoitro IV: Evoluo de la popoloj, rajtoj kaj devoj, kaj medio

o Ĉapitro V: Pri la kunlaborado de la homa tuthomara familio

o Ĉapitro VI: Pri evoluo de la popoloj kaj tekniko

Historio redakti

Tiu unua sociala encikliko de Benedikto la 16-a devintus publikiĝi en la marto 2008, okaze de la kvardekjara datreveno de la publikigo de la encikliko Populorum progresio, publikigita de la servisto de Dio Paŭlo la 6-a en marto 1967, tamen la subita alplonĝo de la ekonomia krizo en la unuaj monatoj de 2008 postulis reverkon de parto de la encikliko, prokrastigante do publikigdaton ĝis la 29-an de junio 2009[1][rompita ligilo]. Kromajn malfruojn provokis problemoj de tradukado de la teksto al latino [2] : fakte la publika disvastiĝo okazis la sepan de julio samjara.

Por la redaktado de la encikliko, aparte rilate la sekcion koncernantan la ekonomian krizon, la papo profitis de la multkapa kunlaborado de la papa Konsilio “Justeco kaj Paco” kaj de diversaj spertuloj pri ekonomio/financo kaj etiko.

Titolo redakti

La enciklika titolo “Caritas in Veritate” (ĉerpita el la unuaj vortoj de la latina teksto), kvankam ne estante rekta citaĵo el la Biblio, ĝi rememorigas esprimon de Sankta Paŭlo “veritas in caritate” (Ef 4,15) (la vero en la karitato/amo). En la dokumento fakte estas precize eksplikate:

La vero estas serĉenda, trovita kaj plenumata en la “ekonomio” de la karitato, sed la karitato siavice estas komprenenda, plivalorigita kaj praktikata je la lumo de la vero”.

Benedikto la 16-a eksplikas, krome, ke mem Jesuo Kristo, indikita kiel “vojo, vivo kaj vero” en Johano 14,6, laŭ la evangelio estis, per siaj tera vivo kaj morto kaj resurekto, ”atestanto” de karitato en la vero: “En Kristo, la karitato en la vero fariĝas la Vizaĝo mem de Lia persono, kaj vokiĝo por ni al amo al niaj fratoj en la vero de Lia projekto”.

Pro tia motivo, la papo reinsistis, rilate la summit de la G8 ĵus fermita ĉe L’Aquila (Italio) malmultajn tagojn post la disvastigo de la encikliko, pri sia konvinko ke ”kvankam kompleksa la nuna situacio de la mondo, la Eklezio atendas la estonton kun espero kaj rememorigas al kristanoj ke “la anonco de Kristo estas la unua kaj precipa faktoro de progresiga evoluo” [3][rompita ligilo].

Enhavo redakti

La enciklika enkonduko substrekas ke la amo (Caritas=Karitato) estas fonto de energio kiu urĝas personojn al engaĝiĝo en la mondo de la justeco kaj paco. Karitato, tial, estas la majstra vojo de la eklezia doktrino. Sed por ke la karitato ne estus gvidata de emociismo, kaj tial banaligita, necesas ke ĝi estu vera.

Enhavo de unuopaj ĉapitroj redakti

Tiu artikolero atendas vikipediistojn.

Enciklikoj menciitaj redakti

Populorum progressio (papo Paŭlo la 6-a)

Pacem in Terris (papo Johano la 23-a)

Sollicitudo Rei Socialis (papo Johano Paŭlo la 2-a)

Deus caritas est (papo Benedikto la 16-a)

Laborem Exercens (papo Johano Paŭlo la 2-a)

Centesimus annus (papo Johano Paŭlo la 2-a)

Evangelium vitae (papo Johano Paŭlo la 2-a)

Rerum novarum (pao leono la 13-a)

Redemptor hominis (papo Johano Pulo la 2-a)

Krome troviĝas multnombraj citaĵoj ĉerpitaj el la diversaj konstitucioj de la Dua Vatikana Koncilio

Eksteraj ligiloj redakti

  • [4] Franclingva encikliko Caritas in veritate.
  • [5] Itallingva encikliko Caritas in veritate.
  • [6] Diverslingva Caritas in veritate.