Carl-Eduard-turo (Elgersburg)

La Carl-Eduard-turo (germane Carl-Eduard-Turm) troviĝas sur la monto Hohe Warte super Elgersburg, Germanio. Ĝi estas tre ŝatata ekskursocelo ĉiujn sezonojn de la jaro. Trakondukas tie ĉi la Salzmann-strato.

Carl-Eduard-turo
monteto
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Situo
Geografia situo 50° 41′ 45″ N, 10° 49′ 52″ O (mapo)50.695810.8311Koordinatoj: 50° 41′ 45″ N, 10° 49′ 52″ O (mapo)
Carl-Eduard-turo (Turingio)
Carl-Eduard-turo (Turingio)
DEC
Carl-Eduard-turo
Carl-Eduard-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Carl-Eduard-turo
Map
Carl-Eduard-turo
vdr

Historio redakti

Konstruigis la turon la loka balneologo Hermann Piutti en 1885. Tiam ĝi estis 27 metrojn alta kaj el ligno. Tiu ĉi turo kiel ankaŭ dua de 1860 malkonstruitis ventege.

La Kavaliraro de Elgersburg fondite en 1899 decidis tuj starigi belvederon lindan kaj fortan. Planoj estis de la berlina konstruadkonsilisto Alfred Büscher, kiujn realigis la ĉefarkitekto Berthold Kögler el Ilmenau. Aldonitis gastejo kaj ekonomiaj ejoj diversaj. Meto de la fundamenta ŝtono estis en 1910, inaŭguro solena fariĝis en la jaro 1911-a.

Priskribo redakti

Nuntempe la turo estas 32 metrojn alta kaj portas la nomon de la duka moŝto Karlo Eduardo kiu regis. Konstrumateriale uzitis el proksima ŝtonrompejo originanta kaj veteraĉrezistanta porfiro. Longan tempon la tenado de la gastejo ja malfacilis: nur en 1967 instalitis tie elektrika kurento kaj eĉ ne antaŭ 1978 akvokranoj!

Eksteraj ligiloj redakti

Gasteja hejmpaĝo