Carl Alexander Clerck

Carl Alexander CLERCK (1709 – 22a de Julio 1765) estis sveda entomologo kaj araneologo.

Carl Alexander Clerck
Persona informo
Carl Alexander Clerck
Naskiĝo 1-an de januaro 1709 (1709-01-01)
en Stokholmo, urbo
Morto 22-an de julio 1765 (1765-07-22) (56-jaraĝa)
en Stokholmo, urbo
Lingvoj latinasveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Profesio
Okupo lepidopterologio • araneologo • natursciencisto vd
Laborkampo entomologioaraneologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Titolpaĝo de la eldono de 1757 de la verko de Clerck nome Svenska Spindlar.

Clerck devenis el familio de malalta nobelaro kaj eniris en la Universitato de Upsala en 1726. Oni konas malmulton pri liaj studoj; kvankam samtempulo de Lineo, ne oni konas ĉu li havis kontakton kun li dum sia epoko en Upsala. Lia malriĉeco devigis lin lasi la universitaton frue kaj eniri en la registara servo, kaj poste eniris al laboro en la administrado de la urbo Stokholmo.

Originala figuro de masklo kaj femalo de Araneus angulatus sur la Plato 1 en la verko de Clerck nome Svenska Spindlar.

Lia intereso pri natura historio ŝajne venis je matura aĝo, influita de legado de la verkaro de Lineo fare en Stokholmo en 1739. En la venontaj jaroj li kolektis kaj kategoriigis grandan nombron de araneuloj, kaj publikigis ĝin kune kun pli ĝeneralaj observoj pri morfologio kaj kutimaro de araneoj, en sia verko Svenska Spindlar ("svedaj araneoj", 1757, konata ankaŭ laŭ sia latina subtitolo, Aranei Suecici). Li startis ankaŭ la publikigon de Icones insectorum rariorum, nome serio de detala sed senkomentaj platoj kiuj ilustracias nombrajn speciojn de papilioj, lasis nefinitajn verkojn post la tria kajero (1766) pro la morto de Clerck.

Pro la escepta serioza traktado de araneaj specioj, la sciencaj nomoj proponitaj de Clerck en Svenska Spindlar (kiuj estis adoptitaj de Carl Linnaeus en sia Systema Naturae en 1758 kun nur minoraj modifoj) estis tradicie agnoskitaj de araneologoj kiel dunomaj kaj disponeblaj, poste tio estis oficiale agnoskita en la Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo.[1] Tio signifas ke en okazo de dubo la literumado de aranea nomo laŭ la verko de Clerck de 1757 havas prioritaton super tiu proponita de Lineo en 1758 (ekzemplo estas Araneus anstataŭ Aranea), kaj ke la arameoj de Clerck estis la unuaj animaloj en moderna zoologio kiu akiris disponeblan sciencan nomon en la Linea sistemo. La nomo de la unua specio kiu akiris disponeblan sciencan nomon en la dunoma sistemo estis Araneus angulatus.

Li finfine iĝis amiko kaj korespondanto de Lineo, kiu ege aprezis lian verkon, kaj danke al lia sponsoreco li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Sciencoj en Upsalo en 1756 kaj de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1764.

La kolekto de Clerck estas en la Sveda Muzeo de Natura Historio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. ICZN Code Art. 3.1
  • Alb. Tullgren, "Clerck, Carl Alexander", Svenskt biografiskt lexikon, vol. 8 (1929).
  • Nordisk familjebok, 2a eld., vol. 5 (1906), col. 432 f.
  • F. Pleijel & G. W. Rouse, Ceci n´est pas une pipe - names clades and phylogenetic nomenclature, J. Zool. Syst. Evol. Research, 41 (2003), 162-174.