Carl Heinrich von Weizsäcker

Carl Heinrich von WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 11-an de decembro 1822 en Öhringen, mortinta la 13-an de aŭgusto 1899 en Tübingen) estis germana teologo kaj politikisto. Lia frato estis la historiisto Julius Weizsäcker, lia filo la politikisto Karl von Weizsäcker.

Carl Heinrich von Weizsäcker
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1822 (1822-12-11)
en Öhringen
Morto 13-an de aŭgusto 1899 (1899-08-13) (76-jaraĝa)
en Tübingen
Tombo Stadtfriedhof Tübingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Universitato de Tubingeno • Tübinger Stift • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Familio
Patro Christian Ludwig Friedrich Weizsäcker
Patrino Sophie Rössle
Frat(in)o Julius Weizsäcker
Infanoj Karl von Weizsäcker • Julie von Weizsäcker • Sophie von Bilfinger
Parencoj Paul von Bruns
Okupo
Okupo Protestanta teologo • historiisto de kristanismo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post habilitiĝo en 1847 en Tübingen li iĝis en 1848 pastro kaj en 1851 kortega kaplano en Stuttgart - kaj en 1859 samloke supera konsistoria konsilito. En 1861 oni nomumis lin orda profesoro en Tübingen, en 1890 kanceliero kaj en 1894 ŝtata konsilisto. Krom diversajn traktaĵojn por la inter 1856 kaj 178 de li kaj de göttingen-aj samideanoj eldonitaj jarlibroj »Jahrbüchern für deutsche Theologie« li verkis: »Zur Kritik des Barnabasbriefs« (Tübingen 1863); »Untersuchungen über die evangelische Geschichte« (Gotha 1864); »Lehrer und Unterricht an der evangelisch-theologischen Fakultät der Universität Tübingen von der Reformation bis zur Gegenwart« (Tübingen 1877) kaj »Das apostolische Zeitalter der christlichen Kirche« (Freiburg 1886); »F. Chr. Baur«, parolado (Tübingen 1892). Li ankaŭ publikigis tradukon de la Nova Testamento (en la 9a eldono Tübingen en 1906).

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 506-507, kio legeblas tie ĉi interrete.