Carl Maria von Weber

Carl Maria VON WEBER (naskiĝis en la 18-an de novembro 1786, en Eutin, Holstinio, kaj mortis en la 5-an de junio 1826, en Londono, Anglio) estis germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto. Li estis unu el la unuaj multsignifaj komponistoj de romantismo.
Carl Maria von Weber | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Carl Maria Friedrich Ernst von Weber |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1786 en Eutin |
Morto | 5-an de junio 1826 (39-jaraĝa) en Londono |
Edz(in)o | Caroline Weber |
Ĝenroj | klasika muziko |
Profesio | komponisto |
![]() | |
Persona informo | |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Malnova katolika tombejo en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Prince-Bishopric of Lübeck |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Familio | |
Patro | Franz Anton von Weber |
Patrino | Genovefa von Weber |
Frat(in)o | Maria Antonia Weber |
Edz(in)o | Caroline Weber |
Infano | Max Maria von Weber |
Parencoj | Josepha Weber Aloysia Weber Constanze Mozart Sophie Weber Franz Fridolin Weber |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • pianisto • gitaristo • klasika gitaristo • muzikkritikisto |
Verkoj | Der Freischütz Oberon |
Vivo redakti
Li estis kuzo de Constanze Weber, la edzino de Wolfgang Amadeus Mozart. Li ricevis muziklecionojn en Munkeno ĉe Michael Haydn, kaj poste en Vieno ĉe Joseph Haydn.
En 1826 Weber vojaĝis al Londono por ĉeesti la premieron de sia opero Oberon. Mallonge poste li tie mortis pro tuberkulozo.
Verkaro redakti
Operoj redakti
- Die Macht der Liebe und des Wiens (1798) senprezenta
- Das Waldmädchen (1800)
- Peter Schmoll und seine Nachbarn (1803)
- Rübezahl (1805) senprezenta
- Silvana (1810)
- Abu Hassan (1811)
- Der Freischütz (1821)
- Die drei Pintos (1821/2) senfinita; kompletigis en 1888 je Gustav Mahler
- Euryanthe (1823)
- Oberon (1826)
Lia opero Der Freischütz iĝis kvazaŭ nacia verko de la ĝermanta germana nacio, simple ĉar ĝi montris, ke eblas verki emocie imponan operon en la germana lingvo. Kvankam la opero ja enhavas emociigan historion kaj interhomajn konfliktojn, iuj diras, ke la ĉefrolo estas tiu de la germana arbaro.
Sakralaj verkoj redakti
- Missa sancta n-o 1 en E♭, J.224 (1818)
- Missa sancta n-o 2 en G, op. 76, J. 251 (1818–19)
Simfonioj redakti
- N-o 1 en C, Op. 19. J. 50 (1812)
- N-o 2 en C. J. 51 (1813)