Malfermi la ĉefan menuon
Tie ĉi troviĝis la iam modernega sanatorio de Niebergall (Lohmühlenstraße). La hodiaŭa domo estas novkonstruita.

Carl Gottfried Matthäus August NIEBERGALL (naskiĝinta en la 16-a de aprilo 1811 en Arnstadt, mortinta samloke en la 19-a de januaro 1890) estis germana kuracisto kaj pioniro de bankuracado en sia naskiĝurbo.

VivoRedakti

Post la lernejofrekvento (i.a. nehumanisma gimnazio) li ekstudis medicinon en Halle (Saale). Post la finstudo li revenis al Arnstadt kaj nomumitis Sanitätsrat (poste eĉ Fürstlich Schwarzburg-Sonderhäusischer Rat).

Lia intereso kuracada ankoraŭ kreskis dum la salboradoj en la salejo Arnshall proksime de Rudisleben (nordorienta urboparto de Arnstadt). Necesis ekzameni ĉu oni trovus novan, sanigan salakvon. Kune kun la inĝeniero August Rost kaj la deputito kaj entreprenisto Christian Gottfried Schierholz li atendis la ekspertizon farotan de la apotekisto Jacob Heinrich Lucas. En la analizo eblis dokumenti la bonan kvaliton kaj sanigan taŭgecon. Fondiĝis en la 1851-a jaro la Solakva societo (Soleverein): pere de ĝi Niebergall reklamis ke la salakvo helpu antaŭ ĉio kontraŭ malsano de haŭto, de la sensorganoj, de la mukozoj kaj de la nervoj. Pro instigo de Niebergall multaj urbanoj instalis banĉambrojn por gastoj uzante la bone saturitan salakvon liveritan en bareloj. Kiel instrukciilon sciencan Niebegall eldonis en 1852 la unuan verkon titolitan Arnstadt- Solbad am Thüringer Wald. En la 19.6.1857 Niebergall malfermis sian domon en la strato Lohmühlenweg nr 1 (hodiaŭ: nr 2: Nomo: Solbadeanstalt Lohmühlenweg). Temis pri moderna banejo (salakvo kaj pinopingloj) kun diversaj termbanoj sed ankaŭ malvarma akvo. Kostis banado sen salakvo 5 arĝentajn groŝojn, banadon kun salakvo 8.

Niedergall ege engaĝiĝis por ebla Kuracloko Arnstadt sed ricevis nek la subtenon de la urbo nec de la duka ministerio. Peton starigi ĉe Alteburg publikan domon rifuzitis en 1870. Sed oni permesis al li almenaŭ naĝigi kaj promenigi la kuracgastojn nudaj en ĝardeno tiea. En 1883 Niebergall faris raporton pri tri jardekoj da bankuracado kaj ties pozitivaj sanigoj. Sed mankis por vera funkcio de baneja turismo la medio en Arnstasdt kaj pli kaj pli mankis ankaŭ la saniĝemuloj. Oni ekparolis pri tute normala perbaneja kuracado sen aparte bonaj efikoj. Mallonge post la morto de la kuracisto la salakva fonto ankaŭ ĉesis flui.

VerkojRedakti

  • Arnstadt. Soolbad am Thüringer Wald, seine heilkräftigen Wirkungen und seine günstigen Lokalverhältnisse, Arnstadt 1852
  • Klima und Oertlichkeit, allgemine Cureinflüsse von Arnstadt, (Leipzig 1864)
  • Zweiter Curbericht. Ein Blatt an die praktischen Aerzte aus der Curanstalt, Erfurt 1866
  • Balneotherapeuthische Mitteilungen aus dem Kur- und Badeorte Arnstadt, Leipzig 1877
  • Soolbad Arnstadt, 30jähriger Bericht über die Heilresultate seiner Curmittel, Arnstadt 1883
  • Soolbad Arnstadt und Saline Arnshall, Arnstadt 1883

LiteraturoRedakti

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 378-379
  • H.K. Abendroth: "Kurgäste durften nackt baden", en: Thüringer Allgemeine, 22.1.2015, TAAR p. 2

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti