Carl Ritter von Ghega

Carl RITTER VON GHEGA, naskita kiel Carlo GHEGA la 10-an de januaro 1802 en Venecio, mortinta la 14-an de marto 1860 en Vieno, estis aŭstria inĝeniero. Li konstruis la fervojan linion trans la Semmering (Semmeringbahn) inter Gloggnitz kaj Mürzzuschlag.

Carl Ritter von Ghega
Carl von Ghega; litografio de Kriehuber el 1851
Carl von Ghega; litografio de Kriehuber el 1851
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1802 (1802-01-10)
en Venecio
Morto 14-an de marto 1860 (1860-03-14) (58-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo tuberkulozo
Tombo grave of Carl Ritter von Ghega
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Universitato de Padovo
Memorigilo Carl Ritter von Ghega
Okupo
Okupo inĝenieroarkitekto • konstruinĝeniero • railway engineer • bridge builder
vdr

Biografio redakti

Carlo Ghega naskiĝis en Venecio kiel filo de alban-devenaj gepatroj. Estis planite, ke li iĝu mar-armea oficiro kiel lia patro, sed frue montriĝis, ke lia matematika talento superis lian amon al la maro. Vizitinte la imperiestran-reĝan mar-armean lernejon, li kiel 15-jarulo studentiĝis ĉe la universitato de Padovo. Tie jam post jaro li diplomiĝis kiel inĝeniero kaj arkitekto; post plia jaro li doktoriĝis pri matematiko.

Sian inĝenieran karieron li komencis pri vojaj kaj akvaj konstruaĵoj en Veneto, kontribuante interalie al la vojo Strada d'Alemagna de Treviso al Cortina d'Ampezzo. Jam en 1833 li publikigis sian unuan fakan libron. Inter 1836 kaj 1840 li estris la konstruadon de sekcio de la fervojo Kaiser-Ferdinand-Nordbahn inter Břeclav kaj Brno. Dum parto de tiu tempo (1836/37) li studis fervojan inĝenierikon en Anglio kaj aliaj eŭropaj landoj. En 1842 Ghega iĝis estro pri planado de la ekestanta suda ŝtata fervojo kaj tial faris studvojaĝon al Ameriko. Liaj studoj dum tiu vojaĝo ne nur eniris la planadon de aŭstraj fervojoj, sed ankaŭ rezultigis du publikaĵojn. Ghega pliparte publikigis siajn verkojn paralele en identaj germanaj, italaj kaj francaj eldonoj.

Post sia reveno al Aŭstrio kaj la ŝtata fervojo, li estis komisiita konstrui fervojan linion al sudo, de Mürzzuschlag tra Graz ĝis Triesto. Fervojo trans pasejon Semmering liatempe estis de multaj konsiderata tro multekosta aŭ eĉ neebla. Sed Ghega jam en 1844 prezentis planon por fervojo tra Semmering, kiu uzu normalajn lokomotivojn, sen dentradoj aŭ tirŝnuroj. Jam antaŭ decido pri la konstruado li komencis konstruigi lokomotivojn taŭgajn por tiaj deklivoj. En 1848 la konstruado komenciĝis. Eĉ antaŭ la kompletigo en 1854 Ghega en 1851 estis kavalirigita kaj nomiĝis Ritter von Ghega.

En la jaroj 1853/54 Ghega desegnis fervojan reton por tuta Aŭstrio-Hungario; en la sekvaj jaroj li estis komisiita desegni aliajn fervojajn liniojn, interalie en Transilvanio. Frua morto pro ftizo en 1860 malhelpis lin fini tiun ĉi projekton.

La vivo de Ghega estis traktita en kvin romanoj. En la domo de lia familio, Villa Allegri von Ghega en Oriago, parto de la historia materialo pri li estas konservata.

Honoroj redakti

  • La urbo Triesto igis lin honora civitano.
  • La urbo Vieno dediĉis al li honoran tombon.
  • Lia bildo estis sur la bileto de 20 ŝilingoj de 1967.

Eksteraj ligiloj redakti