Carl Georg Ludwig Theodor Herwig Joseph ROBERT (naskiĝinta la 8-an de marto 1850 en Marburg, mortinta la 17-an de januaro 1922 en Halle) estis germana arĥeologo kaj klasika filologo kiu profesoris en Berlino (1877–1890) kaj Halle (1890–1922).

Carl Robert
Persona informo
Naskonomo Carl Georg Ludwig Theodor Herwig Joseph Robert
Naskiĝo 8-an de marto 1850 (1850-03-08)
en Marburg
Morto 17-an de januaro 1922 (1922-01-17) (71-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germanalatinaantikva greka
Ŝtataneco Elektoprinclando Hesio • Reĝlando PrusioVajmara Respubliko
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo classical archaeologist • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • historiisto • arthistoriisto
vdr
Carl Robert

Vivo redakti

Estante filo de ĥirurgo li ekstudis en 1868 klasikan filologion kaj arkeologion ĉe la Bonna universitato, kune kun amikoj el lernejaj tagoj, Hermann Diels. Interropmitis la studenta vivo per la Francia-Prusia Milito. Postmilite li daŭrigis la studojn en Berlino kaj doktoriĝis en 1873 post defendo de la disertaĵo De Apollodori bibliotheca. Poste li studvojaĝe troviĝis ĝis 1875 en Grekujo kaj Italujo kion ebligis stipendio de Germana Arkeologia Instituto.

Habilitiĝo sukcesis en 1876 Berline danke al la skribaĵo Eratosthenis catasterismorum reliquiae, kie li iĝis privata docento, en 1877 eksterorda kaj en 1880 orda profesoro. En 1890 li iris al Halle kie li estris ĝis emeritiĝo en al 1920-a jaro la katedron pri klasika filologio kaj arkeologio. En 1906/07 li ankaŭ rektoris.

Longa amikeco flegitis ne nur kun Diels sed ankaŭ kun Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff. Li edzinigis Clara Neumeister kiu naskis filon kaj du filinojn.

Graveco redakti

Por Robert filologio kaj arkeologio estis nature faka unuo laŭ la ideo de Christian Gottlob Heyne kaj sekve liaj laboraĵoj iĝis ĝenerale tre interdisciplina. Robert okupiĝis pri koneksoj inter arkeologio kaj literatura transdono kaj mitologio. Li ankaŭ partoprenis la elfaron de korpuso pri romiaj sarkofagreliefoj Corpus der römischen Sarkophagreliefs, kontinuigis la de lia antaŭulo Heinrich Heydemann komencitajn Winckelmann-programojn kaj pligrandigis la Arkeologian muzeon de Halle. Inter 1882 kaj 1921 li eldonis la periodaĵon "Hermes", komence kun Georg Kaibel, poste kun Friedrich Leo (ĝis 1913) kaj fine kun Georg Wissowa.

Tamen pleje furoris lia prilaboro de Griechische Mythologie de Ludwig Preller en 1854 en du volumoj. Novis antaŭ ĉio la abundo da (longaj) komentoj. La teksto preller-a estante science neaktuala apenaŭ tuŝitis. La ero pri dioj apris jam inter 1884 kaj 1894 dume la parato pri la heroaj legendoj prilaboritis nur pli malfrue. Ties lasta parte eldonitis nur postmorte fare de Otto Kern heraŭsgegeben werden konnte (1920 ĝis 1926). Tiu ĉi verko kvalite devancitis nur per Lexicon Iconographicum Mythologiae Classicae kiu estiĝis inter 1981 kaj 1999.

Honoroj redakti

Skribaĵoj redakti

  • Carl Robert: Bild und Lied. Archäologische Beiträge zur Geschichte der griechischen Heldensage. Weidmann, Berlin 1881 (tie ĉi interrete)

Literaturo redakti

  • Otto Kern: "Carl Robert." Ĉe: Historische Kommission für die Provinz Sachsen und für Anhalt (eld.): Mitteldeutsche Lebensbilder. Volumo 2: Lebensbilder des 19. Jahrhunderts. Selbstverlag der Historischen Kommission für die Provinz Sachsen und für Anhalt, Magdeburg 1927, p. 438–451.
  • Otto Kern: Hermann Diels und Carl Robert. Ein biographischer Versuch (=Jahresbericht über die Fortschritte der klassischen Altertumswissenschaft, suppl. 215). Reisland, Leipzig 1927.
  • Oppermann, Manfred, "Robert, Carl" ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 678-679 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti