Carl Robert Mannerheim

Carl Robert MANNERHEIM, naskita la 1-an de februaro 1835 en Viborg, mortinta la 9-an de oktobro 1914 en Helsinko, estis finna grafo kaj ĉambelano.

Carl Robert Mannerheim
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1835 (1835-02-01)
en Viborg
Morto 9-an de oktobro 1914 (1914-10-09) (79-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Grandprinclando FinnlandoFinnlando
Familio
Patro Carl Gustaf Mannerheim
Patrino Eva Vilhelmina Mannerheim
Edz(in)o Helene Mannerheim
Infanoj Sophie Mannerheim • Eva Mannerheim-Sparre • Johan Mannerheim • Carl Gustaf Emil Mannerheim
Parencoj Carl Erik Mannerheim
Vendla Sofia Mannerheim
Carl Constantin von Schantz
Carolina Lovisa Weissmann von Weissenstein
Okupo
Okupo ĉambelanoentreprenisto
vdr

Li estis edzo de Hedvig Charlotta Helena (von) Julin kaj patro de ok gefiloj, inter ili Carl Gustaf Emil Mannerheim.

Mannerheim havis postenon en la rusia administracio. Krome li investis monon de sia edzino en industria entrepreno, sed bankrotis en 1880. Post tio li, havante ankaŭ ŝuldojn pro hazardludo, vendis sian bienon Louhisaari al sia fratino Eva Carolina (laŭ iuj Eva Vilhelmina) kaj iris vivi kiel poeto en Parizo, lasante sian edzinon en Finnlando.

Eksteraj ligiloj redakti