Carl August THEIL (naskiĝinta la 17-an de decembro 1886 en Gdansko, mortinta la 25-an de aŭgusto 1945 en Jena) estis germana progresema edukisto kaj universitata kuratoro.

Carl Theil
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1886 (1886-01-01)
en Gdańsk
Morto 25-an de aŭgusto 1945 (1945-08-25) (59-jaraĝa)
Tombo Tombejo malnova de Jena vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
tombo

Vivo kaj agadoj redakti

La filo de la reĝa-prusia muzikdirektoro Karl Hugo Theil komencis studon pri Ĝeneralaj sciencoj ĉe la gdanska Teĥnika altlenrejo kaj studis poste ĝis 1912 filozofion kaj filologion ĉe la universitatoj de Berlino, Munkeno kaj Jena. Poste li edzinigis Elisabeth, adopta filino de universitata lektoro, kaj iris kun ŝi ĉe Odenwaldschule. Tiel li ekkonis la reformpedagogion de Paul Geheeb kaj la movadon de landinternulejoj edukaj (Landerziehugsheime). Ankoraŭ en 1913 li doktoriĝis en Jena pri malnova historio. Post militoservo dum la Unua mondmilito kaj pasigo de la ŝtata ekzameno instruadrajteciga li laboris en 1919 ĉe la popolaltlernejo en Jena. En 1920 li starigis en Dresden-Hellerau la modernan lernejon Neue Schule Helleraŭ sur la teritorio de la festivalejo.

En 1923 li vokitis Vajmaron je la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio de kie li - pro petego de la kolegaro kaj la gepatraro - puntranslokigitis al je Carolo-Alexandrinum, gimnazion en Jena. Tie ĉi ili agadis ene de amikaj rondoj kaj propagandis por la doktrinoj de la pedagogo Peter Petersen. Estante aktiva socialdemokrato li ne plu rajtis instruadi ekde 1933. Nur en 1941 li povis deĵori ĉe Schule Schloss Salem. En 1943 li anstataŭigis por ses monatoj la malsanantan lernejestron Heinrich Blendinger. Sub ties posteulo, ano de Schutzstaffel, li maldungitis en decembro 1944 kiel ĉiuj maljunaj instruistoj.

Post 1945 Theil sukcese klopodis ĉe la sovetia adminitrado kaj la turingia ministerio pri edukado revivigi la dum la nazia tempo forigita ofico de universitata kuratoro. Sed li mortis malmultajn semajnojn post la ekdeĵoro tiupostena.

Verkoj redakti

  • kiel eldonisto: Richtlinien für den lebenskundlichen Unterricht mit Literaturverzeichnis, aufgestellt von einer Arbeitsgemeinschaft Thüringer Lehrer, Langensalza: Beltz 1930.
  • Zwiesprache. Verse zum Gedenken eines Toten, Leipzig: Insel-Verlag 1942.

Literaturo redakti

  • Christian Faludi: Theil, Carl, ĉe: Matias Mieth, Rüdiger Stutz (eld.): Jena. Lexikon zur Stadtgeschichte. Tümmel-Verlag, Berching 2018, ISBN 978-3-9819706-0-9, p. 644.
  • Jürgen John: Carl Theil (1886–1945). Reformpädagoge – Sozialist – Universitätskurator, ĉe: Stefan Gerber k.a. (eld.): Zwischen Stadt, Staat und Nation. Bürgertum in Deutschland. Teil 2, Göttingen 2014, p. 771–801.