Carl Weisshuhn (la 27-an de februaro 1837, Rybnik, Prusio – la 4-an de januaro 1919, Na stoupách, germane Seifenmühle[n. 2], Ĉeĥoslovakio) estis silezia entreprenisto, konata precipe kiel posedanto de paperfarejo en Žimrovice.

Carl Weisshuhn
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1837 (1837-02-27)
en Rybnik Prusio
Morto 4-an de januaro 1919 (1919-01-04) (81-jaraĝa)
en Na stoupách, germane Seifenmühle[n. 1]
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr

Vivo redakti

Junaĝo kaj evoluo de entreprenado redakti

Carl Weisshuhn naskiĝis en arbarista domo Jeruzalém proksime de municipo Rybnik en familion de loka ĉefarbaristo. Duum la junaĝo li komene kun sia frato Paul luigis la tiel nomatan Nový mlýn ĉe Hradec nad Moravicí kaj faris el ĝi monprofitan entreprenon. En la jaro 1862 - denove komune kun la frato - li ekloĝis en Lesní Albrechtice, kie ili havis la luigitan muelejon. Ili alkonstruis al la muelejo segejon kaj krom tio ili ankaŭ entreprenis en konstruado - ili konstruis vojon kaj fervojon en la tuta Silezio kaj Moravio. La 7-an de februaro 1864 Carl edziĝis kun Friderike Breyer el Větřkovice. En la jaro 1870 la firmao de Carl Weisshuhn por fabrikado de fervojaj ŝpaloj estis translokigita en Opavon, kie post kelke da transloĝiĝoj ili ekloĝis en domo en Ensov (hodiaŭ strato Veleslavínova).

Disvastigado de entreprenoj redakti

La tuta entrepreno de familio Weisshuhnidoj fine de la 19-a jarcento konsistis el vico de muelejoj kaj segejoj en regiono de municipo Kružberk ĝis Opava, kelke da ardezaj minejoj kaj ekde la jaro 1884 bieno en Melč kaj banloko Jánské Koupele. Krom ĉiuj ĉi entreprenistaj aktivecoj Carl volis dediĉi sin ankaŭ al minado de oro kaj tial li komune kun siaj filoj vizitis kelkfoje stude Usonon. Dum tiuj ĉi vojaĝoj li interamikiĝis kun Thomas Edison kaj pliprofundigis sian rilaton al progreso. Tio ĉi projekciis sin en fakton, ke li estis en la jaro 1910 pruveble la unua posedanto de aŭtomobilo en regiono Opava kaj en la jaro 1911 li kreis projekton de valbaraĵo sur rivero Moravice, kiu koincidis kun la sama loko, kie hodiaŭ situas kružberka valbaraĵo.

Paperfarejo redakti

Lia verŝajne plej konata entreprenista faro okazis inter la jaroj 1888 kaj 1891, kiam li lasis konstruigi paperfarejon en Žimrovice. La tuta projekto estis tiel finace pretendema, ke firmao Weisshuhn devis vendi parton de bieno en Melč, por ke ĝi havis sufiĉon de rimedoj por ties realigo. La ĉefa kondiĉo por la konstruado de fabriko estis konstrui Paperfarejan floson, per kiu oni translokigis lignon en la paperfarejon el distanco preskaŭ 60 kilometroj kontraŭ la riverfluo. La tutan laboraĵon projektis Carl Weisshuhn persone. La nova fabriko liveris paperon al opava grandkomercsto Raymund Habel. En la jaro 1907 estiĝis komerca fako de Weisshuhn kaj en la jaro 1908 Carl Weisshuhn kun siaj filoj Carl pli juna kaj Ernst fondis por celo de vendo de la fabrikita papero komercan kompanion Carl Weisshuhn und Söhne. En la jaro 1914 estis konstruita mallarĝtraka ĉevaltira tramo inter Hradec nad Moravicí – Žimrovice, kiu ligis al fervojo Opava – Hradec. Grandegaj profitoj en periodo de la unua mondmilito alportis al la firmao la produktado de paperaj sakoj, kiun Carl enkondukis laŭ modelo pririgardita en Usono. La paperfareja floso estas hodiaŭ senĉese funkcia, sed lignon por la fariko oni ĉesis liveri en la jaro 1966. La fabriko estas ekde la jaro 2006 konsisto de korporacio Smurfit Kappa, kiu estas unu el la plej grandaj produktantoj de papero en la mondo.

La 4-an de januaro 1919 dum kontrolo de arbaro Carl Weisshuhn havis akcidenton sur sledo kaj ankoraŭ la saman tagon en la familia sidejo Na stoupách li subiĝis al siaj vundiĝoj. Tiutempe li enviciĝis inter la plej riĉaj viroj de tiama Aŭstria Silezio. Tiuu ĉi donacema kaj bonkora viro postlasis post si posedaĵon superantan 1 672 354 aŭstriaj kronoj (postrestaĵo), sed ankaŭ sume dek tri infanojn, kiujn li havis kun sia edzino Friderike.

Lia pranepino estis Joy Adamson.

Notoj redakti

  1. Domaro, hodiaŭ sur fundo de akva rezervujo Kružberk.
  2. Domaro, hodiaŭ sur fundo de akva rezervujo Kružberk.

Eksteraj ligiloj redakti