Carl Wictor Sjögren

sveda oficisto kaj esperantisto

Carl Wictor SJÖGREN (naskiĝis la 12-an de januaro 1879 en Karlstad) estis sveda asekura oficisto kaj urba konsilanto en Sundsvall. Li esperantistiĝis en 1904 kaj estis delegito de UEA de 1910 ĝis 1929. Sjögren estas kunfondinto de la Amika Rondo en Sundsvall, 1927. Li gvidis prelegojn kaj kursojn, interalie de eksterlandaj esperantistoj, kaj verkis artikolojn.

Carl Wictor Sjögren
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1879 (1879-01-12)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 18099
vdr