Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker

Carl Wilhelm Heinrich von LYNCKER (naskiĝinta la 18-an de januaro 1767 en Flurstedt, mortinta la 30-an de januaro 1843 en Vajmaro) estis germana soldato, politikisto kaj ano de politika asembleo en Jena.

Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker
bildo fare de Johann Joseph Schmeller, 1824
bildo fare de Johann Joseph Schmeller, 1824
Persona informo
Naskiĝo 1767
en Flurstedt
Morto 1843
en Vajmaro
vdr
blazono de la Linker-grafoj

Vivo redakti

Estante la sepa infano de Carl Friedrich Ernst von Lyncker (1726–1801) li heredis post la ava morto bienojn proksime de Apolda kaj Kötschau (Großschwabhausen) situantajn inter Vajmaro kaj Jena. Li ekgravis por la dinastia kontinuo.[1]

Lyncker ekkonis Goethe jam en la aĝo de ok jaroj. Pli malfrue ili eĉ amikiĝis. Ĉe la kortego vajmara li estis varleto inter 1780 kaj 1784. En 1873 li ekstudis jursciencojn ĉe la Universitato de Jena. Tamen li ekigis soldatan karieron post la studoj. En 1787 li ekservis por la prusoj kaj ekde 1792 por Schwarzburg-Rudolstadt. Tie li promociiĝis kapitano kaj en 1797 majoro. Fino armeserva venis en 1807. Li fariĝis sekreta ĉambrokonsilisto kun rajto je pensio kaj senkosta loĝado ĉe la urba kastelo rudolstadt-a Ludwigsburg. Ekster tio honoris lin lia grandduka moŝto Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) per la nomumo je landa konsilisto de la Distrikto Jena - kio ankaŭ finance lukregis. En 1815 li estiĝis kolonelo kej en 1816 kavaliro de Weißer Falkenorden. Ekde 1817 li membris en la parlamento de Saksio-Vajmaro-Eisenach por la klaso de kavalirbienposedantoj de la Distrikto Vajmaro.

Lyncker loĝis en Rudolstadt kaj en Vajmaro antaŭ transloĝiĝo al Jena en 1818 kie li ofte renkontis en ties domoj Goethe respektive Karl Ludwig von Knebel. Dekon da jaroj poste li iris al la familia bieno je Kötschau, kiun li vendis en 1838 por transloĝiĝi al sia eta domo Linkers Hof. Li entombigitis en Rudolstadt.

Verkistece redakti

Liaj notoj estas altvalora fonto por la historio kortega dum Goethe-tempoj. Li klarigis mem en la antaŭparolo ke li ne nur raportis pri memviditaj aferoj sed ankaŭ pri al si de aliaj diritaj aferoj, precipe koncerne la (moralan/kapablecan) taksadon de triaj personoj. Instigo por fari tion venis de Karlo Frederiko. Siajn impresojn de prusia soldateco li prezentis poezie en 1841, en rimoj pri la garnizona urbo Nysa. Marie Scheller, lia pranevino, eldonis en 1912 liajn rememorojn unuafoje. En 1997 prizorgitis de Jürgen Lauchner kompleta eldono de la lyncker-aĵoj kun ampleksa komenta postparolo. Ĝi kvazaŭ estas biografia monografio.

Literaturo redakti

  • Karl Frhr. von Lyncker: Am weimarischen Hofe unter Amalien und Karl August, eldonis Marie Scheller, Berlin 1912.
  • Carl Wilhelm Heinrich Freiherr von Lyncker: Ich diente am Weimarer Hof: Aufzeichnungen aus der Goethezeit, eldonis Jürgen Lauchner, Böhlau Verlag Köln-Weimar Wien 1997. ISBN 3-412-05297-3.
  • Effi Biedrzynski: Goethes Weimar: Das Lexikon der Personen und Schauplätze, Artemis&Winkler Verlag, Mannheim 2010, p. 276-277

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Lyncker (1997) p. 245