Carl von Oldershausen

Carl Franz Ludwig Georg Claus Friedrich grafo de OLDERSHAUSEN (naskiĝinta la 26-an de januaro 1816 en Uelzen-Oldenstadt, mortinta la 12-an de decembro 1884 en Halle) estis germana grafo kaj inter 1851 kaj 1871 urbestro de Erfurto.

Carl von Oldershausen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1816 (1816-01-26)
Morto 12-an de decembro 1884 (1884-12-12) (68-jaraĝa)
en Halle (Saale)
vdr

Vivo redakti

 
Gebesee-kastelo ĉ. 1860, kolekto de Alexander Duncker

Li devenis el malnova dinastio de Malsupra Saksio kun posedaĵoj grundaj en la medio de Kalefeld-Oldershausen kaj almenaŭ ekde 1733 en Gebesee apud Erfurto. Tie estiĝis en 1740 Kastelo Gebesee. Carl pasigis la junulajn jarojn kun pli maljuna frato kaj du fratinoj en Oldenstadt apud Uelzen. Patro lia, Burchard Detlef Carl Friedrich von Oldershausen, studis en 1787 en Göttingen estonte inter 1812 kaj 1824 ĉefadministranto de Amt Odenstadt.[1] Grafiĝo de Carl estis en al 23.4.1824.[2] Post la lernejo li soldatis kaj iĝis leŭtenanto prusia.

En la 11.11.1842 li nuptis en Bassum la 24-jaraĝulino Isabella Magdalene (Madeline) Wessel el Bremeno. En 1845 li faris kun ses aliaj parencoj heredrajtantaj kontrakton pri la transpreno de la bieno Gebesee kun kastelo kaj jam en 1846 la paro vivis en Gebesee. Tie naskiĝis la filo Jobst. Sed kompenspago al la parencaro ne sufiĉis ĉar en la 5.2.1850 la heredrajtantaro vendis la bienon al la brunsvigano Adolph Eduard von den Brincken kontraŭ la sumo de 182.000 regnaj taleroj.[3]

Ĉefurbestreco erfurta redakti

Oldershausen elektitis ĉefurbestro de Erfurto en 1851 posteulante la postan centropartianon Hermann von Mallinckrodt, komisiitulon pri la estrado de la municipa administrado inter aprilo 1850 kaj junio 1851. De ĉiuj erfurtaj urbestroj estis Oldershausen la plej longe enofice; paralele li estis inter 1854–1871 membro de la supera ĉambro de la Prusia parlamento. Sub lia regado pliboniĝis la infrastrukturo en Erfurto, la industrio vere ekis kaj la nombro enloĝantaro kreskis de ĉ. 33 miloj al 43 miloj da personoj. Tre gravis por la ekfloro ekonomia sendube la alveno de fervojo. Jam en 1847 estis grava haltejo de la Turingia fervoja societo, kies sidejo ankaŭ estis en Erfurto. En 1852 finkonstruitis la akceptejo de la ĉefadministrado fervoja. Ekde 1865 estiĝis nova porvara stacidomo ĉe Schmidstedter-pordego. En 1867 pligrandiĝis la liniaro ĝis Arnstadt, en 1869 ĝis Nordhausen.

En 1857 malfermis la pordojn la erfurta gasujo. Unue la plej grava ekonomia branĉo restis la metioj, ĉefe de la prilaborado kaj eksporto de agrikulturaĵoj el al fekunda medio. Entreprenoj elstaraj en la kampo de hortikulturo, de plantobredado, de semo-eksportado estis de Ernst Benary (ekde 1843) kaj de N.L. Chrestensen (de 1867). Por pritrakto de la grajnoj fondis en 1864 la ĝis hodiaŭ ekzistanta maltejo erfurta. Koncerne la metalpritraktadond alvenis en 1857 la maŝinfabriko de Christian Hagans. Ekde 1865 funkciis la fama Reĝa prusia pafilfabriko en Societo historia de Erfurto kaj iĝis ankaŭ estrarano.[4] En septembro 1865 malfermitis la Unuan internacian ekspozicion agri- kaj hortikulturan ĉe Stadtgarten-ĝardeno. Kune kun la okazigo de la Dua kongreso de germanaj ĝardenistoj, botanikistoj kaj ĝardenamikoj allogitis ne tute 30.000 vizitantoj kaj ne tute 400 elmontristoj el la tuta mondo al Erfurto En 1867 sekvis la private financita konstruo de Urba teatro en ne tro fora Hirschbrühl; ĝi havis pli ol mil sidlokoj kaj prizorgitis fare de Koncerta kaj teatra societo.

Plimalfaciliĝis la laborado de la municipa administrado pro splitiĝo buroara je pluraj konstruaĵoj. Malfeliĉe la iama urbestro August Wilhelm Türk jam en 1830 ordonis la tujan malkonstruon de la malnova urbodomo. Malgraŭ pluraj planoj (eĉ de konataj arĥitektoj kiel Karl Friedrich Schinkel kaj August Soller) por novkonstruo kverelitis tro longe kaj pri financado kaj pri aspekto. Fine la berlinano Friedrich August Stüler proponis novgotikaĵon kiun taŭgigis la erfurta konstrufakulo magistrata August Tiede. Ties posteulo Theodor Sommer fine gvidis la faktan starigon.[5] kaj en la 6.1.1870 von Odershausen metis la fundamentan ŝtonon por la Urbodomo de Erfurto kiu finiĝis en 1875.[6]

Post 1871 iĝis von Oldershausen ĉambra direktoro de la grafoj de Stolberg-Stolberg. Konfirmo grafeca prusia faritis en .a 27.11.1882 en Berlino.

Referencoj redakti

  1. www.myheritage.de pri Carl von Oldershausen
  2. Adelslexikon volumo X, volumo tutseria 119, p. 13-14, Starke Verlag, Limburg (Lahn) 1999
  3. von Hagke 1867, p. 113
  4. Raßloff 2013, S. 18
  5. Gutsche 1989, p. 297
  6. Petersen 2012, p. 218

Literaturo redakti

  • Willibald Gutsche: Geschichte der Stadt Erfurt, Böhlau, Erfurt 1989, ISBN 3-7400-0095-3
  • Friedrich Bernhard von Hagke: Urkundliche Nachrichten über die Städte und Dörfer und Güter des Kreises Weißensee, Weißensee 1867
  • Clemens Peterseim: Historismus und bürgerliche Identität. Das neue Erfurter Rathaus und seine Rückbindung an die Geschichte der Stadt. Ĉe: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, vol. 73, Sutton, Erfurt 2012, p. 208–222, ISBN 978-3-95400-018-0
  • Steffen Raßloff: "Ad maiorem Erfordia gloriam". 150 Jahre Verein für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 1863–1945 und 1990–2013, ĉe: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, vol. 74, Sutton, Erfurt 2013, p. 7–46, ISBN 978-3-95400-184-2