Carl von Ossietzky
Carl von OSSIETZKY [karl fon osJECki] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1889 en Hamburgo, mortis la 4-an de majo 1938 en Berlino) estis germana pacisto, kontraŭnaziulo kaj verkisto.
Carl von Ossietzky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Carl von Ossietzky | |||||
Naskonomo | Carl von Ossietzky | ||||
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1889 en Hamburgo | ||||
Morto | 4-an de majo 1938 (48-jaraĝa) en Berlino | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Tuberkulozo ![]() | ||||
Tombo | Cemetery Pankow IV (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Regno Germanio ![]() | ||||
Partio | Republican Party of Germany (en) ![]() ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Carl Ignatius von Ossietzky (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Rosalie von Ossietzky (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Maud von Ossietzky (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Rosalinde von Ossietzky-Palm (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Celsus • Thomas Murner • Lucius Schierling • Yatagan vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto redaktisto Nobel Prize winner (en) ![]() publikigisto verkisto redaktoro ![]() | ||||
Laborkampo | Ĵurnalismo kaj aktivismo ![]() | ||||
Aktiva en | Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jam ekde 1911 li verkis pacismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste. Inter la manifestacie ĝisprizonporden kunmarŝantoj estis ankaŭ la aŭstra verkisto kaj eksa oficiro Alexander Roda Roda.
Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf Hitler malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.
Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.