Carles Vela i Aulesa
Carles VELA i AULESA (Barcelono, 1969) estas kataluna esperantisto, historiisto kaj muzikisto. Fakulo pri la komerco de la malalt-mezepoka Katalunio, li instruas en la universitato de Ĝirono.[1] Li estis aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo kaj nuntempe estas estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio, kie li okupiĝas pri la eldona fako. Li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas flutojn. De 1991 li en Ariège, en la Pireneoj de suda Francio, plurfoje gvidis esperantlingvajn korusajn stud-semajnojn, kiujn aranĝas la esperantisto Jorgos, cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso. En 2009 li fondis la koruson Cor Acord, kiun li gvidas, kiu ĉefe interpretas iberiajn renesancajn polifoniaĵojn.[2]