Carlo Azeglio Ciampi

Carlo Azeglio CIAMPI ([karlo adzeljo ĉampi] ; naskiĝis la 9-an de decembro 1920 en Livorno, mortis la 16-an de septembro 2016 en Romo) estis itala juristo kaj politikisto.

Carlo Azeglio Ciampi
dumviva senatano
Ciampi ritratto.jpg
Persona informo
Carlo Azeglio Ciampi
Naskonomo Carlo Azeglio Ciampi
Naskiĝo 9-an de decembro 1920 (1920-12-09)
en Livorno, Flag of Italy (1861–1946).svg Reĝlando Italio
Morto 16-an de septembro 2016 (2016-09-16) (95-jara)
en Romo
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo Cimitero della Misericordia [#]
Lingvoj itala [#]
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio [#]
Alma mater Scuola Normale Superiore di PisaUniversitato de Pizo • Convitto Nazionale Cicognini [#]
Partio Partio de Agado [#]
Subskribo Carlo Azeglio Ciampi
Familio
Edz(in)o Franca Pilla [#]
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • bankisto [#]
Aktiva en Romo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

De 1999 ĝis la 15-a de majo 2006 li estis la deka prezidanto de la Itala Respubliko.

Ciampi diplomitiĝis en Universitato de Pizo en 1941 pri filologio kaj en 1946 pri juro. Tiujare li eklaboris por la ŝtata banko Banca d'Italia kaj tie restis dum 47 jaroj. En 1960 li estis vokita en ties centran administrantaron, kies direktorecon li transprenis en 1970. En 1973 li iĝis ĝenerala sekretario, en 1976 ĝenerala vic-direktoro kaj en 1978 ĝenerala direktoro. En oktobro 1979 li estis nomumita direktanto (governatore) de Banca d'Italia kaj prezidanto de la Itala Oficejo pri Valorpaperoj, kiun postenon li havis ĝis 1993. De aprilo 1993 ĝis majo 1994 li estis ĉefministro de transira registaro teknika. Poste li iĝis financa ministro (de aprilo 1996 al majo 1999) en la registaroj Prodi kaj d'Alema. Tiutempe lian laboron karakterizis bridado de la monstra publika ŝuldo de Italio, vide al la postuloj de la Traktato de Maastricht, por ebligi al Italio aliron al la Eŭropa Valuta Unio.

Ĉe sia elekto kiel prezidanto je la 13-a de majo 1999 Ciampi ricevis en la unua voĉdonado 707 voĉojn el 990.

En 2005 Ciampi ricevis la Karolan Premion, kiun li transprenis la 5-an de majo en Aachen.