Carlo Goldoni

La itala dramisto Carlo GOLDONI naskiĝis je la 25-a de februaro 1707 en Venecio kaj mortis je la 6-a de februaro 1793 en Parizo.

Carlo Goldoni
Alessandro Longhi - Ritratto di Carlo Goldoni (c 1757) Ca Goldoni Venezia.jpg
Persona informo
Carlo Goldoni
Naskonomo Carlo Osvaldo Goldoni
Naskiĝo 25-an de februaro 1707 (1707-02-25)
en Venecio
Morto 6-an de februaro 1793 (1793-02-06) (85-jara)
en Parizo
Lingvoj italaveneciafranca [#]
Ŝtataneco Venecia respublikoReĝlando Francio • Reĝlando de Francio (1791–92) • Unua Respubliko de Francio [#]
Alma mater Universitato de Modeno kaj Reggio EmiliaUniversitato de PadovoUniversitato de Pavio [#]
Familio
Edz(in)o Nicoletta Conio [#]
Profesio
Alia nomo Polisseno Fegejo [#]
Okupo dramaturgoverkisto • libretisto • scenaristotradukisto • poeto-juristo • poeto • reĝisoro [#]
Laborkampo teatroliteraturo [#]
Aktiva en Venecio [#]
Verkado
Verkoj Il servitore di due padroni ❦
La gastejestrino ❦
Lo speziale ❦
La donna di garbo ❦
Il bugiardo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li reformis la italan komedion, kiu ĝis tiam konsistis ĉefe el maskoludoj kaj improvizitaj ŝercoj. Inspirite de Molière, li kreis amuzajn teatraĵojn respegulantajn la veran vivon. Kvankam la publiko tre ŝatis tiujn novajn komediojn, Goldoni pro akraj kritikoj far konservativaj dramistoj forlasis Italion, fariĝis teatra direktoro en Parizo kaj verkis ankaŭ en la franca lingvo. Liaj verkoj tie estis entuziasme akceptataj; tamen pro politikaj ŝanĝoj en Francio Goldoni perdis sian pension kaj mortis finfine kiel malriĉulo.

VerkojRedakti

 
Commedie
  • Il servitore di due patroni (1745)
  • La vedova scaltra (1748)
  • La bottega del caffè (1750)
  • Il bugiardo (1750)
  • Il giuocatore (1751)
  • La locandiera (1752)
  • La moglie saggia (1752)
  • La sposa persiana (1753)
  • L'impresario delle Smirne (1759)
  • I rusteghi (1760)
  • Un curioso accidente (1761)
  • Le smanie per la villeggiatura (1761)
  • Le baruffe chiozzotte (1762)
  • Le bourru bienfaisant (1770)

En Esperanto aperisRedakti

  • Kurioza okazaĵo, triakta komedio / El itala trad. "Mevo". - Torino: L' Esperanto, 1933. - 61 p. : ilustr.
  • La gastejestrino / Elitaligo, notoj kaj enkonduka eseo de Carlo Minnaja. - Pizo: Edistudio, 1981. - 154 p.
  • Fuĝo al Chioggia ; Kurioza okazaĵo <parto> / [Trad. Giordani Azzi, Rinaldo Orengo]. - En: Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano.- 1987 ; p. 252 - 264 : ilustr.
  • La ruza vidvino / trad. Perla Martinelli. Literatura Foiro, 2007
    • Originalo: La vedova scaltra
  • La kafejo / trad. Carlo Minnaja. Literatura Foiro, 2007
    • Originalo: Il caffè