Carlo, Grafo Gozzi (kArlo gOdzi; 13a de decembro 17204a de aprilo 1806) estis itala dramaturgo.

Carlo Gozzi
Persona informo
Carlo Gozzi
Naskiĝo 13-an de decembro 1720 (1720-12-13)
en Venecio
Morto 4-an de aprilo 1806 (1806-04-04) (85-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Cemetery of San Michele vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Gefratoj Gasparo Gozzi vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • poeto • memuaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Impresita pro la efiko produktita sur la aŭskultantaro pere de la enkonduko de supernaturaj aŭ mitaj elementoj, kiujn li estis uzinta nur kiel konvena rimedo por satiraj celoj, Gozzi produktis serion de teatraĵoj bazitaj sur feaj rakontoj. Tiuj estis tre popularaj, eĉ devigante Goldoni abandoni Venecion, sed post la rompo de la kompanio de Sacchi ili estis maljuste forgesitaj. Ili estis tamen laŭditaj de Goethe, la fratoj Schlegel, Hoffmann, Madame de Staël, Sismondi kaj Ostrovskij; unu el tiuj teatraĵoj, TurandotLa Turandotte, estis tradukita de Friedrich Schiller kaj surscenigita de Goethe en Weimar en 1802 kun granda sukceso.

En siaj lastaj jaroj Gozzi ekproduktis tragediojn en kiuj la komedia elemento de delarto estis tre enmetita; ĉar tiu plinovigo pruviĝis neakceptebla por la kritikoj li turniĝis al la hispanaj teatraĵoj, el kiuj li akiris modelojn por variaj pecoj; tiuj havis minorajn sukcesojn.

Verkoj redakti

 
Ludado de la verko de Gozzi Princino Turandot, 1922, fare de la rusa teatra reĝisoro Jevgeni Vaĥtangov.

Teatraĵoj redakti

Fiabe Teatrali — "Rakontoj por teatro"
  • L'amore delle Tre Melarance — "La amo de la tri oranĝoj" (1761)
  • Il Corvo — "La korvo" (1761)
  • Il Re Cervo — "La reĝo cervo" (1762)
  • Turandot (1762)
  • La Donna Serpente — "La ino serpenta" (1762)
  • La Zobeide — "Zobeide" (1763)
  • I Pitocchi Fortunati — "La fortunaj almozuloj" (1764)
  • Il Mostro Turchino — "La Blua Monstro" (1764)
  • L'Augellino Bel Verde — "La verda birdo" (1765)
  • Zeim, Re de'Geni — "Zeim, reĝo de geniuloj" (1765)
Aliaj verkoj
  • Marfisa bizzarra (1766)
  • The Elixir of Love (1775/1776)
  • Il Cavaliere Amico; o sia, Il Trionfo dell'Amicizia — (Tragedikomedio en 5 Aktoj)
  • Doride; o sia, La Rassegnata — (Tragedikomedio en 5 Aktoj)
  • La Donna Vendicativa — (Tragedikomedio en 5 Aktoj)
  • La Caduta di Donna Elvira, Regina di Navarra — [Prologo Tragico].
  • La Punizione nel Precipizio — (Tragedikomedio en 3 Aktoj)
  • Il Pubblico Secreto — (Komedio en 3 Aktoj)
  • Le Due Notti Affannose; o sia, gl'Inganni della Immaginazione — (Tragedikomedio en 5 Aktoj)
  • La Principessa Filosofa; o sia, Il Controveleno — (Dramo en 3 Aktoj)
  • I Due Fratelli Nimici — (Tragedikomedio en 3 Aktoj)
  • Eco e Narciso — (Seriozkomedia Pastoralo kun Muziko en 3 Aktoj)
  • Il Moro di Corpo Bianco; o sia, Lo Schiavo del Proprio Onore — (Tragedikomedio en 5 Aktoj)
  • La Donna Contraria al Consiglio — "The Woman Against the Council" (Scenkompono en 5 Aktoj)
  • Cimene Pardo — "Cimene Pardo" (Tragedio en 5 Aktoj)
  • Innamorata da Vero — "True Love" (Komedio en 3 Aktoj)
  • Bianca Contessa di Melfi; o sia, Il Maritaggio per Vendetta — (Tragedio en 5 Aktoj)
  • Il Montanaro Don Giovanni Pasquale — (Morala Agado en 5 Aktoj)
  • La Figlia dell'Aria; o sia, L'Innalzamento di Semiramide — (Alegoria Rakonto en 3 Aktoj)
  • Il Metafisico; o sia, L'Amore, e L'Amicizia alla Prova — (Dramo en 3 Aktoj)
  • Annibale, Duca di Atene — (Versa Reprezento en 5 Aktoj)
  • La Malia della Voce — (Dramo en 5 Aktoj)
  • Amore Assottiglia il Cervello — "Love Thins the Brain" (Komedio en 5 Aktoj)
  • La Vedova del Malabar — (Tragedio en 5 Aktoj)

Aliaj verkoj redakti

  • Ragionamento ingenuo, e storia sincera dell'origine delle mie dieci Fiabe teatrali — (1772)
  • Memorie Inutili — (1777, publikigitaj en 1797)

Referencoj redakti