Carlo M. Cipolla

Carlo Maria CIPOLLA (kvankam laŭ diversaj fontoj, lia aŭtenta nomo estis simple Carlo Cipolla),[1] (1922 - 2000) estis itala historiisto. Li naskiĝis en Pavio, kaj gradiĝis en la Universitato de Pavio en 1944, per disertacio pri la historio de la agrikulturo en la valo de la rivero Pado.

Carlo M. Cipolla
Persona informo
Naskonomo Carlo Cipolla
Aliaj nomoj Carlo M. Cipolla
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1922 (1922-08-15)
en Pavio
Morto 5-an de septembro 2000 (2000-09-05) (78-jara)
en Pavio
Lingvoj itala lingvoangla lingvofranca lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Universitato de PavioUniversitato de Katanio • Faculty of Arts of Paris • Universitato de Parizo
Okupo
Okupo ekonomia historiisto • universitata profesoro • verkisto de nefikcio • ekonomikistoaŭtoro
Information icon.svg
vdr

Pere de la ekonomika historio, kaj kun humanisma fokuso foje bonhumora, li montris pli grandan intereson en la kaŭzoj kiuj okazigis precizajn ekonomiajn kaj sociajn situaciojn laŭlonge de la historio, ol por materiaj faktoj kaj konkretaj kvantoj. Li estis konata ankaŭ pro siaj artikoloj pri la troloĝado kaj pro satira eseo pri la homa stulteco.

BiografioRedakti

Li studis en la fakultato de politika scienco de la Universitato de Pavio kie li poste havos katedron. Dum li studis tie, pere de la profesoro Franco Borlandi, fakulo pri ekonomika historio de la Mezepoko, li malkovris sian pasion por la historio de la ekonomio. Sekve li pliampleksigis siajn studojn en la Universitato de Parizo kaj gradiĝis poste en la London School of Economics, en 1948.[2]

Li estis profesoro de ekonomika historio en Katanio estante ankoraŭ 27-jaraĝa, kaj poste en aliaj lokoj de Italio (Venecio, Torino, Pavio, Pisa kaj Fiesole) kaj eksterlande. En 1953 Cipolla veturis al Usono per la Programo Fulbright kaj en 1957 li iĝis vizitprofesoro en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kie li havis katedron du jarojn poste. Cipolla estis ricevita kiel membro de variaj akademioj kaj en 1995 ricevis la premion Balzan.[3]

Teorio de la stultecoRedakti

Cipolla esploris la polemikan temon de la stulteco kaj formulis sian faman Teorio de la Stulteco, esprimita por la unua fojo en sia ingenia eseeto de 1988 titolita Allegro ma non troppo.[4]

En tiu libro estas la fundamentaj leĝoj de la stulteco:

  1. Ĉiam kaj neeviteble ajna el ni subkalkulas la nombron de individuoj stultaj cirkulantaj.
  2. La probablo ke unu difinita persono estas stulta estas sendependa de ajna aliaj trajto propra de tiu persono.
  3. Uno persono estas stulta se okazigas damaĝon al aliaj personoj aŭ grupo de personoj sen ricevi personan gajnon, aŭ eĉ, pli malbone, okazigante damaĝon al al si mem en la procezo.
  4. La personoj ne-stultaj ĉiam subkalkulas la damaĝan potencialon de la stultuloj; konstante ili forgesas, ke iam ajn, ie ajn kaj iel ajn, asocii al stultuloj konstituas nepre multekostan eraron.
  5. Stultulo estas la tipo de persono la plej danĝera ekzistanta.

VerkojRedakti

  • Studi di Storia della Moneta (1948)
  • Mouvements monétaires dans l'Etat de Milan (1951)
  • Money, Prices and Civilization (1956)
  • L' avventura della lira (1958)
  • Storia dell'economia italiana: Saggi di storia economica (1959)
  • Economic History of World Population (1962)
  • Guns and Sails in the Early Phase of European Expansion (1965)
  • Clocks and Culture (1967)
  • Literary and Development in the West (1969)
  • The economic decline of empires (1970)
  • European culture and overseas expansion (1970)
  • Economic History of Europe (1979)
  • The technology of man: A visual history (1980)
  • Fighting the Plague in Seventeenth Century Italy (1981)
  • The Monetary Policy of Fourteenth Century Florence (1982)
  • Allegro ma non troppo (1988)
  • Between Two Cultures: An Introduction to Economic History (1992)
  • Before the Industrial Revolution: European Society and Economy, 1000-1700 (1994)
  • Tre storie extravaganti (1994)

NotojRedakti

  1. En publikaĵoj oni nomas lin kutime Carlo M. Cipolla, el invento siaflanke de dua nomo neekzistanta, kiu estas kutime interpretita, erare, kiel María. (Armando Massarenti, Irresistibile spirito di Cipolla, ilsole24ore.com, 23a de oktobro 2011, p. 25. URL konsultita la 8an de julio 202o. En itala)
  2. Treccani, la Cultura Italiana Biografio de Carlo Cipolla. Konsultita la 17an de oktobro 2015. En itala.
  3. Carlo M. Cipolla, Fondazione Internazionale Balzan Premio. Konsultita la 8an de julio 2020. En itala.
  4. Sed verkita originale en 1976 en angla kun la titolo The Basic Laws of Human Stupidity, vidu Treccani.